Kurenai no buta (filmo)
El Vikipedio
"La skarlatkolora porko" | |
---|---|
Originala titolo | 紅の豚 Kurenai no buta |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 93 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
Kurenai no buta (japane: 紅の豚 [kurenaj no buta], "La skarlatkolora porko", 1992) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La piloto Porko Rosso (homo kun la kapo de porko) batalas por mono kontraŭ aerpiratoj. Kiam lia hidroplano estas batalante damaĝita li sukcesas fuĝi al amika inĝeniero por lasi konstrui novan hidroplanon por li. La juna nepino Fiona de la inĝeniero prenas tiun taskon, kio Porko Rosso unue ne volas akcepti, sed baldaŭ vidas ke ŝi estas alttalentulino. Pro ŝia peto kaj pro teknika neceso Porko Rosso lasi ŝin flugi kun li, kaj ili amikiĝas. Rakontante Porko Rosso lasas kompreni partojn de sia antaŭa vivo al ŝi. Finfine Porko Rosso devas batali kontraŭ la piratoj kaj kontraŭ sian malamikon, la piloto Kurtis, kiu esperas gajni la belan S-inon Ĝina.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Poruko Rosso ( ポルコ・ロッソ [poruko rosso], "Porko Rosso")
- Madamu Jīna ( マダム・ジーナ [Madamu Jīna], "S-ino Ĝina")
- Pikkoro-oyaji ( ピッコロおやじ [pikkoro-ojaĝi], "Plejaĝulo de la familio Pikkolo")
- Mammayūto-bosu ( マッマユート・ボス [mammajūto-bosu], "Ĉefo de Mamma-Aiuto")
- Fio Pikkoro ( フィオ・ピッコロ [fio pikkoro], "Fiona Pikkolo")
- Misutā Kāchisu ( ミスター・カーチス [misutā kāĉisu], "S-ro Kurtis")
[redaktu] Filmo
La filmo Kurenai no buta aperis en la japanaj kinoj en 1992, je la jarfino de 1992 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Finfine tiu filmo estis sinkronigita en la franca kaj angla lingvoj, kaj en kelkaj aliaj lingvo, kaj aperis en DVD.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | 紅の豚 | la skarlatkolora porko | |
ĉina | 红猪 | la skarlatkolora porko | |
pola | Szkarłatny pilot | la skarlatkolora piloto | |
finna | Punainen sika | la ruĝa porko | |
itala | Porco Rosso | ruĝa porko | |
angla | Porco Rosso | ruĝa porko | |
france | Porco Rosso | ruĝa porko | |
hispana | Porco Rosso | ruĝa porko |
[redaktu] Libroj
En 1992 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Kurenai no buta eldonita de Tokuma Shoten.