Kurskaja
El Vikipedio
Kurskaja (ruse Курская) estas granda vilaĝo en la suda parto de la Stavropola regiono de Rusio, 45 kilometrojn norde de Mozdok. Ĝi estas centro kaj la plej granda loĝloko de Kurskij distrikto (Курской район). La vilaĝo staras ĉe la rivero Kura, kies akvo estas kolektata en akvorezervejo ĉe Kurskaja.
[redaktu] Historio
La vilaĝo estis fondita en 1784 de 500 rusaj transloĝiĝintoj el centraj regionoj de Rusio, kiuj estis "alskribitaj" kazakoj. Dum la du unuaj jaroj la vilaĝo preksaŭ iĝis neloĝata pro epidemio de malario kaj provoj de la kamparanoj reveni al siaj denaskaj lokoj. En 1789 la fuĝintoj estis revenigitaj al la vilaĝo.
En 1914 en la vilaĝo loĝis 1540 personoj (328 kortoj).
Ekde januaro 1935 Kurskaja iĝis centro de la nove formita distrikto.
De aŭgusto ĝis decembro de la jaro 1942 la vilaĝo estis okupita de nazioj.
[redaktu] Ekstera ligilo
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.