Stavropola regiono
El Vikipedio
Stavropola regiono (ruse Ставропольский край) estis fondita en 1924 kaj nomiĝis tiam Sud-Orienta provinco. Ekde oktobro de 1924 ĝi nomiĝis Nord-Kaŭkazia regiono, ekde 1937 — Orĝonikidzea regiono kaj ekde januaro de 1943 — Stavropola regiono.
- Areo: 66,5 mil km².
- Ĉefurbo: Stavropol.
- Loĝantaro: 2888,8 mil. (denseco ĉ. 41 pers./km²).
La regiono estas tre grava agrikultura parto de Rusio, kie klimato ebligas maturiĝon de pluraj kreskaĵoj, kiuj ne maturiĝas dum mallonga somero de pli nordaj regionoj (i. a. maizo kaj kolzo).
En la regiono situas gravaj ripozlokoj (grupo de urboj Pjatigorsk, Kislovodsk ka.).
[redaktu] Etnoj
Plejparton de la loĝantaro konsistigas rusoj — 81,6% (inkluzive de kazakoj, konsiderataj subetno de rusoj). Tradicie grandas ankaŭ la etnaj grupoj de armenoj (5,5%), ukrainoj (1,7%) kaj grekoj (1,2%). Dum lastaj jaroj signife kreskis kvanto de dagestananoj, aparte darginoj — ili atingas 1,5% de la tuta loĝantaro.
Nogajoj kaj turkmenoj en oriento kaj nord-oriento de la regiono estas heredantoj de la nomada loĝantaro de tiuj lokoj antaŭ la slava koloniigo. Same delongas la oseta, adiga (kabarda, ĉerkesa kaj abazina) grupoj en la ĉemontara sudo de la regiono.
Etno | Kvanto en 2002, miloj (*) |
---|---|
Rusoj | 2 231,8 (81,6 %) |
Armenoj | 149,2 (5,5 %) |
Ukrainoj | 45,9 (1,7 %) |
Darginoj | 40,2 (1,5 %) |
Grekoj | 34,1 (1,2 %) |
Nogajoj | 20,7 |
Ciganoj | 19,1 |
Karaĉajoj | 15,1 |
Azerioj | 15,1 |
Turkmenoj (ĉefe Truĥmenoj) | 13,9 |
Ĉeĉenoj | 13,2 |
Tataroj | 13,0 |
Belorusoj | 11,3 |
Kartveloj | 8,8 |
Germanoj | 8,0 |
Osetoj | 7,8 |
Turkoj | 7,5 |
Avaroj | 7,2 |
Koreoj | 7,1 |
Kabardoj | 6,6 |
Lezgoj | 6,6 |
Kumukoj | 5,7 |
Tabasaranoj | 5,5 |
Estas listigitaj nur etnoj reprezentitaj de pli ol 5000 personoj. |
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.