Kvardek du
El Vikipedio
Matematiko > Nombro > Numeralo > kvardek du
Kvardek du estas la natura nombro kiu sekvas Kvardek unu kaj antaŭas Kvardek tri.
La nombro 42 en la dekuma sistemo havas alternativajn formojn:
- en duuma sistemo : 101010
- en okuma sistemo : 52
- en deksesuma sistemo : 2A
- en romiaj ciferoj : ⅩⅬⅠⅠ
- en ĉinaj ciferoj : 四十二
[redaktu] En matematiko
Kvardek du ne estas primo. 42 = 7·3·2
[redaktu] Pri la nombro 42
- La atomnumero de Molibdeno.
- M42 estas la numero de la nebulozo de Oriono el la Messier-katalogo.
- Kvardek du estas nombro rilata al ĉevalo en Brazila folkloro.
- La nombro de la franca departemento Loire.
- La respondo al la demando pri la vivo, la universo kaj ĉio estas kvardek du. (Laŭ la brita sciencfikcia radio-serio The Hitchhiker's Guide to the Galaxy, esperante "La petveturista gvidlibro pri la Galaksio", de Douglas Adams).
- Hundoj kaj vulpoj normale havas 42 dentojn.