La Kapitalo
El Vikipedio
La Kapitalo (germane Das Kapital (3 volumoj, 1867, 1885, 1894) estis plej grava verko de Karl Marx, en kiu li resumis liajn pensojn pri funkcio de la kapitalisma ekonomia sistemo kaj pri ties evoluo al memdisvolvo.
Marx celis malkovri, esplori la ekonomiajn agleĝojn de la moderna socio. La dua kaj tria volumoj aperis post lia morto en redaktado de Friedrich Engels.
La Kapitalo – kvankam ĝi respegulas la 19-jarcentan kapitalismon – ĝis hodiaŭ estas baza ekonomik-teoria verko pri leĝoj de la merkatekonomio. Ĝi havis gravan efikon je evoluo de la ekonomiko.