La Majstro kaj Martinelli
El Vikipedio
La Majstro kaj Martinelli estas satira novelo de Jorge Camacho, eldonita en 1993 de Literatura Foino en Budapeŝto.
La novelo vivigas fantazieskajn scenojn el la vivo kaj aventuroj de poeto, kiuj tamen frape klare rekoneblas kiel aludoj pri alia reala verkisto de Esperantujo.
Abundas en la teksto (precipe stilaj) citaĵoj, ne nur el la verkaro de la genia "Majstro", sed ankaŭ de aliaj (eĉ pli) konataj aŭtoroj. La titolo mem estas aludo aŭ omaĝo al la ĉefverko de Miĥail Bulgakov "La Majstro kaj Margarita".
Al la ebla demando, ĉu decas tiom akra moko, Camacho respondas jam ene de la novelo en borovska maniero per la sekvaj versoj el la "Arto poetika" de Kálmán Kalocsay en Parnasa Gvidlibro:
Sen kritik' la poezio certe degeneras, per ĝi la poeto gajnas, eĉ se li suferas. Kaj precipe bone faras se l' kritikon dankas, tiu beletrist' al kiu memkritiko mankas.