La Urbo kaj la Steloj
El Vikipedio
La Urbo kaj la Steloj (angle:The City and The Stars) (1956) estas sciencfikcia romano de Arthur C. Clarke. Ĝi estas tuta reverko de lia pli frua romano, Against the Fall of Night (~Kontraŭ la Nokto-falo).
![]() |
libro |
---|---|
Titolo | The City and the Stars |
Aŭtoro | Arthur C. Clarke |
Eldonjaro | 1956 |
Urbo | |
Eldoninto | |
# paĝoj | |
ISBN | |
Against the Fall of Night estis la unua romano de Clarke. Ĝi eldoniĝis en Startling Stories en 1948 (post kiam John W. Campbell, Jr. ĝin malakceptis, laŭ klarigo de Clarke mem). Post kelkaj jaroj li vaste reviziis la libron kaj ĝin retitolis. Celo de la nova versio estis montri kion li lernis pri verkado. La plej gravaj malsamoj troviĝas en la unuopaj scenoj kaj en la detaloj pri la kontrastaj civilizoj, Diaspar kaj Lys. Je ĉies surprizo, la unua versio restis sufiĉe populara por resti eldonata post la eldono de la dua versio. En la enkonduloj li rakontis anekdoton pri psikiatro kaj paciento kiuj konfesis ke ili diskutis ĝin, tamene sen konstati ke unu legis iun libron kaj unu la alian. Plej laste ĝi aperis kune kun sekvant-rakonto (sequel ??) far Gregory Benford nomata Beyond the Fall of Night (~Post la Nokto-falo). Tamen, la sekva premiso validas por ambaŭ libroj de Clarke.
[redaktu] Premiso
[redaktu] Situo
The City and the Stars okazas bilionojn da jaroj en la estonteco, en la urbo Diaspar. La Tero tiom maljunas ke la oceanoj jam forsekiĝis kaj la homaro preskaŭ ne plu ĉe-estas. Ĝis kiom scias la loĝantoj de Dispar, ili loĝas en la unusola ankoraŭ ekzistanta urbo. La urbo Diaspar estas tute enŝeligita. Neniu envenis nek eliris tiun kupolizitan urbon tiom longe ĝis kiom ili povas memori, kaj ĉiuj en Diaspar instinkte havas agorafobion. La historio pri tiu fobio rakontas pri raso de senkompataj invadintoj kiuj forpelis la homaron for de la steloj re al la Tero, kaj tiam interkonsentis ke la homaro permesiĝos vivi kondiĉe ke ili neniam foriros de la planedo.
En Diaspar, la tutan urbon regas centra komputilo. Ne nur riparas la urbon maŝinoj, sed ankaŭ kreas la homajn vivojn maŝinoj. La komputilo faras korpojn en kiuj la homoj vivu, kaj konservas iliajn mensojn en sia datumstoriloj kiam ili mortas. Je ĉia opa tempo, nur malgranda kvanto da tiuj homoj aktuale vivas en Diaspar; la aliaj dormas en la komputilaj datumstoriloj. Poste ili ĉiuj memoras la antaŭan vivon kiam ili vekiĝas en nova korpo.
[redaktu] Roluloj
La ĉefrolulo estas junulo kiu malsamas de la aliaj en tio ke mankas al li memoro de antaŭaj viv-periodoj. Li ne sentas la ĉiesan timopn pri la eksterejo, sed antsataŭe deziras forveturi.
La unua versio de ĉi tiu artikolo estas tradukita de aŭ bazita sur la unua duono de la samtema anglalingva artikolo en Wikipedia.