Latvaj fusilistoj
El Vikipedio
La latvaj fusilistoj (latve: Latviešu strēlnieki, ruse: Латышские стрелки) estis militaraj unuoj, kiuj estis starigitaj ekde 1915 en Latvio, por defendi la la baltajn areojn kontraŭ la germanoj, dum la unau mondmilito.
Ili estis komence volontuloj, sed ekde 1916 oni enkondukis la soldatdevon. Ĉ. 40.000 latvoj ormis la divizion de la latvaj fusilistoj. Ili batalis ekde 1915 ĝis 1917 en la rusa armeo apud la rivero Daugava. En decembro de 1916 kaj januaro de 1917, ili suferis gravajn perdojn en monatlongaj bataloj. La latvaj fusilistoj sukceis trarompi la germanan defendan linion, sed la sukceso estis senrezulta, ĉar oni ne antaŭenigi plu la atakon. La rusa armeo perdis tiam 26.000 soldatojn, el kiuj 9.000 estis latvaj fusilistoj, triono de ties tiama nombro. La gravaj perdoj kaŭzis kontraŭsenton ĉe la trpoj kontraŭ la rusaj generaloj kaj la caro Nikolao la 2-a kaj samtempe kreskantan apogon por la bolŝevikoj, kiuj volis fini la militon.
[redaktu] Ruĝaj latvaj fusilistoj
En 1917, multaj latvaj fusilistoj aliĝis al la bolŝevikoj kaj formis la Rŭgajn latvajn fusilistojn (latve: Latviešu sarkanie strēlnieki, ruse: красные латышские стрелки). Ili subpremis antiboŝevistaj ribelojn en Moskvo (1918) kaj en Jaroslavl, batalis kontraŭ Denikin, Nikolaj Judeniĉ kaj Vrangel. La divizio en 1919 ricevis la plej altan rusan reputacion de ĉiu tempo, la ruĝan honorflagon de la Tutrusa Centra Komitato. La oficiro de la ruĝaj latvaj fusilistoj estis Jukums Vācietis, kiu iĝis la unua ĉefkomandanto de la Ruĝa Armeo. La ruĝaj latvaj fusilistoj provis establi bolŝevikan regadon en Latvio (1919), sed sensukcese. Ilin venkis germanbaltaj libertrupoj, polaj trupoj kaj la nova latva armeo.
En 1920 okazsi packontrakto inter Latvio kaj Rusio. danke al tio, hejmenvenis 11.935 iamaj rugaj latvaj fusilistoj. Aliaj restis en Rusio, en la rsua armeo aŭ en la Ĉeka. Multaj el la restantaj estis ekzekutitaj dum la stalinaj purigoj.
Nun ili havas monumenton en Rigo, kiu kaŭzas politikajn disputojn.