Leon Paul Charles Cogen
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Leon Paul Charles COGEN (kogen), belgo, d-ro pri leĝoscienco, pacjuĝisto en Ninove, antaŭe advokato. Naskiĝis en la 18-a de septembro 1876 en Gent. Konas la ĉefajn eŭropajn lingvojn (krom slavaj), elpensinto de kalendarreformo (ankaŭ prelego dum Somera Universitato, 1928); ktp. Esperantisto de decembro 1898 post legado de artikoloj de Charles Lemaire en Le Petit Bleu. Vicprezidanto de BLE, prezidis postmilitajn belgajn Esperanto-kongresojn. Prezidanto de Internacia Asocio de Esperantistaj Stenografiistoj. Klopodis enigi Esperanton en la internaciajn kongresojn de stenografio. Verkoj: prozaj kaj versaj tradukoj el la flandra kaj franca lingvoj; multaj originalaĵoj kaj Esperantigoj de kantmuzikaĵoj; "La demando pri la plibonigo de l' Muzikskribo kaj ĝia solvo per la Aŭtonoma Muzikskribado", 1922, kies propagandon servas eta societo kreita de li en 1924. Redaktanto de Internacia Stenografiisto, artikoloj en Belga Esperantisto, Suno Hispana. L. K. |