Somera Universitato
El Vikipedio
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Someraj Universitatoj okazadas dum ĉiu UK ekde 1925. Iliaj programoj estas pure „humanismaj“ (filozofio, pedagogio, folkloro, ktp.). Dum la UK 1924, en plenkunsido estis decidite, ke estonte, por pliriĉigi la programon de la UK-oj, estu organizota t. n. S.U.-oj. La venontan jaron, jam en Ĝenevo en 1926 la antaŭtagon de la UK okazis solena malfermo de la S. U. en la ĉefsalono de la Ĝeneva Universitato. La unuan kaj samtempe malferman lekcion havis fi-ino Won Kenn: pri Konfucio. Rektoro de la unua S. U. estis prof. Cart. Post la Edinburga UK 1926 okazis aldona decido: ke prelegantoj povas esti nur profesiaj profesoroj (aŭ almenaŭ homoj kun univ. diplomoj). La prelegoj okazadas regule ĉiujare en la sama urbo de la UK. Viziti ilin rajtas ĉiu kongresano senpage. La kongreskarto servas kiel enirbileto. E. WIESENFELD. |