Litia-jona baterio
El Vikipedio
Litio-jona baterio aŭ akumulatoro estas reŝargebla, elektrokemia tensiofonto surbaze de litio. Krom tio ekzistas ankaŭ la ne-reŝargebla litio-baterio.
Tiu ĉi akumulatoro havas longan vivdaŭron, malgrandan pezon, grandan povumon kaj preskaŭ tutan mankon de la memor-efekto de nikel-kadmiaj piloj.
Malavantaĝo de tiu piloformo estas la eksploda kaj fandiĝa danĝero, precipe ĉe difektitaj ŝargiloj, ĉe fuŝkontakto (kurta cirkvito) de la pilaj poloj aŭ simple la malsufiĉa kvalito.
La litia-jona akumulatoro uzatas plej ofte en poŝtelefonoj kaj eciferecaj kameraoj, sed ankaŭ en camcorderoj, laptopoj kaj similaj.
Litia-jona pilo havas nominalan tension de 3,6 voltoj kaj ŝargan fintension de 4,0 voltoj. Li-jonajn bateriojn oni ne estas permesata ŝargi per kutimaj ŝargikoj por NiMH- aŭ NiCd-baterioj, ĉar la piloj povas esti troŝargitaj kaj en esktrema kazo okazas eksplodo. Ĉe ŝargo sub 2,6 voltoj, la piloj iĝos neuzeblaj.
La plej konvena temperaturo por la rezervado de baterioj estas ĉ 15 °C kaj ĉe ŝargostato de 40%. La baterioj perdas el siaj kapacitoj ĉ. 20% ĝis 60% (ĉ 20 °C) en 3 ĝis 5 jaroj.
Vidu: litia-polimera baterio
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.batteryuniversity.com/parttwo-34.htm
http://www.batteryuniversity.com/print-partone-5-german.htm
http://www.ict.fhg.de/deutsch/scope/ae/ion.html
http://www.digitalkamera.de/Tip/29/99.htm