Lot-et-Garonne
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Francio > Akvitanio > Lot et Garonne < Francaj departementoj
Lot-et-Garonne (47) | |
---|---|
Informoj | |
Regiono : | Akvitanio |
Prefektejo : | Agen |
Subprefektejoj : | Marmande Nérac Villeneuve-sur-Lot |
Loĝantaro - Suma (1999) - Loĝdenso |
305 380 loĝantoj 57 loĝantoj/km² |
Areo | 5 361 km² |
Arondismentoj | 4 |
Kantonoj | 40 |
Komunumoj | 319 |
Prezidento de la Ĝenerala Konsilio |
Michel DIEFENBACHER |
Situo en Francio | |
![]() |
Lot-et-Garonne [lot e garon] (aŭ okcitanlingve Òlt e Garona [olt e garuno]) estas unu el la kvin departementoj de la franca regiono Akvitanio. Ĝi estas 5 358 km² granda kaj havas loĝantaron de 305 380 personoj. La ĉefurbo de tiu departemento estas Agen [aĵen]. Ĝi ŝuldas sian nomon al la du riveroj (Lot kaj Garonne) kiuj trafluas sian teritorion.
La departemento tute enhavas 319 komunumojn.
Enhavo |
[redaktu] Geografio
Lot-et-Garonne havas landlimojn kun la departementoj Lot, Tarn-et-Garonne, Gers, Landes, Gironde kaj Dordogne.
[redaktu] Ekonomio
Lot-et-Garonne karakteriziĝas per du malsimilaj tipoj da pejzaĝoj : kalkŝtonaj ebenaĵoj okcidente, kaj montetoj kaj valoj oriente. Ĝi estas precipe rurala departemento, kie agrikulturo ludas la ĉefan rolon en la ekonomia vivo. (produktado de legomoj, fruktoj, tomatoj, tritiko, maizo, kaj ankaŭ bredado de bovedoj).
[redaktu] Kulturo
La historia patrimonio de la departemento estas riĉa : multaj mezepokaj vilaĝoj kovras la teritorion, multaj preĝejoj kaj kapeloj diversstilaj vizitindas. Ferioj en naturo ankaŭ eblas, dank'al la nombraj lagetoj kiuj situas en Lot-et-Garonne.
[redaktu] Ĉefkomunumoj
[redaktu] Ĉefurboj
- Agen
- Villeneuve-sur-Lot
- Marmande
- Tonneins
- Nérac
- Fumel
[redaktu] Interesaj vilaĝoj
- Beauville
- Cocummont, kaj en la sama kantono :
- Montpouillan
- Guérin
- Samazan
- Montpezat