Luca Marenzio
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Renesanca muziko > Luca MARENZIO
Luca MARENZIO (ŝajne naskiĝis en 1553, mortis la 22-an de aŭgusto, 1599) estis itala komponisto el la malfrua Renesanco. Li estis unu el la plej rekonataj komponistoj de madrigaloj, kaj verkis eble la plej bonajn ekzemplojn de la formo en ĝia malfrua periodo de disvolviĝo, antaŭ ĝia transformo en la frua baroko fare de Monteverdi.