Luis Posada Carriles
El Vikipedio
Luís Posada Carriles (15-a de februaro de 1928 en Cienfuegos en Kubo) estas internacie serĉata teroristo, kiu batalas ekde 1960 en komisio de CIA kontraŭ la kuba registaro.
- akiris diplomon pri kemio en Havano
- gvidanta anno de la partio JURE
- partoprenanto je la planado de invado de Bahía Cochinos (Porka Golfo)
- inter 1961 kaj 1967 li estis dungito de CIA.
- en 1964 instruktoro pri eksplodaĵoj en CIA-a eduka tendaro en Tampa, en Florido.
- en 1967, je komisio de CIA, li transprenis direktoran postenon en la venezuela sekretservo (Servicios de Inteligencia y Prevención, DISIP), respondeculo pri tekniko kaj atako kontraŭ maldekstraj reĝim-kontraŭuloj.
- Li estis – laŭ FBI – kun Orlando Bosch Ávila inicianto de bombatako kontraŭ flugmaŝino de la kuba aviadila asocio Cubana de Aviación en 1976. La aviadilo flugis al Barbado kaj mortis pro la eksplodo 76 pasaĝeroj, inter ili multaj kubaj sportistoj. Bosch kaj Posada estis pro tio kondamnitaj en Venezuelo. Li sukcesis en 1985 eskapi per apogo de Jorge Mas Canosa kaj forlasi Venezuelon.
- En 1985, li agadis en Elsalvadoro kiel kvartala majstro por la nikaragvaj Contras (kontras – kontraŭuloj). La agadon financis CIA kaj estris ĉefleŭtenanto Oliver North.
- Li estis kondamnita en Panamo en 2000 pro planado de atako kontraŭ la kuba ŝtatprezidanto Fidel Castro, sed mallongtempe post tio, la panam prezidentino amnestiis lin.
- Posada Carriles faris, planis bombatakojn kontraŭ turismaj centroj de Kubo, ĉe kiu en 1997 mortis itala komercisto. Oni kalkulas je lia konto en Kubo 7 bombatakon kaj 2 pliajn en kubaj vojaĝagentejoj en Nasauo kaj Meksiko.
Spite al la pli fruaj agadoj, Posada Carriles rajtas senprobleme moviĝi en 2005 en Usono. Li havas tre striktajn kontaktojn al la ekzilkubanaj gvidantoj kiel Jorge MAS CANOSA kaj Orlando BOSCH ÁVILA, kio supozigas, ke la atakojn eĉ apogis la kotraŭrevoluciulaj grupoj de Miami. Tion firmigas lia intervjuo en New York Times, kie li konfirmis la monricevon de la Cuban-American National Foundation en tuta sumo de 200.000US$ por siaj agadoj.
Multaj gazetoj vidas en la kazo de Posada Carriles pruvon por tio, kiel (ne) serioze traktas usona registaro la militon de Usono kontraŭ terorismo.