Fidel Castro
El Vikipedio
D-ro Fidel Alejandro CASTRO RUZ [fiDEL aleĤANdro KAStro rus] (naskiĝis la 13-an de Aŭgusto, 1926) estas la ŝtatestro de Kubo.
Kiel juna revoluciisto Castro faligis la diktaturon de Fulgencio Batista kune kun sia frato Raúl Castro kaj la argentinano Ernesto Che Guevara. Li fariĝis ĉefministro de Kubo la 16-an de Februaro, 1959 kaj estas la prezidento de la Kuba Respubliko ekde la 3-an de Decembro, 1976. Komence Usono aprobis la novan registaron, sed baldaŭ estiĝis malkonsento inter la du registaroj pro la eksproprietigado de proprieto de grandaj usonaj korporacioj (ĉefe United Fruit). Post renkontiĝo kun la vicprezidento de Usono Richard Nixon tiu diris ke Castro estas "naiva" sed ne necese komunisto.
Post kiam Castro signis kontrakton kun Sovetunio por aĉeti petrolon, la rilatoj inter Usono kaj Kubo pli kaj pli malboniĝis, kaj fine Usono nuligis la diplomatiajn rilatojn inter la du landoj. Tial Castro sin turnis pli kaj pli al Sovetunio, kaj ekde tiam la okcidentaj landoj nomas lian registaron komunista, kvankam ĝi vere praktikas tre alian formon de socialimo ol la tiama Sovetunio.
Castro enkondukis kampanjon por alfabetigi la kuban loĝantaron, kaj ege sukcesis, tiel ke nuntempe la loĝantaro de Kubo estas la plej alfabetigita en la tuta Latinameriko.
Ankaŭ en la kampo kuracista li sukcesis. Kubo havas plej elstare malalta mortokvoto en Latinameriko, tiom bona kiom tiu de riĉa lando, kaj nun eĉ akceptas malsanulojn el aliaj landoj kaj sendas kuracistojn helpe al apudaj landoj.
Je la 31-a de julio 2006 li portempe rezignis siajn postenojn sekve de grava intesta malsano. La provizoran prezidentecon alprenis lia frato Raúl.
[redaktu] Privata vivo
Li havas unu filon kun sia unua edzino Mirta Díaz-Balart, naskitan la 1-an de septembro 1949, kaj nomitan Fidel same kiel sia patro.
Li havas aliajn kvin filojn kun sia dua edzino Dalia Soto del Valle.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Sovetika.ru - site about Soviet era
- Parolado La historio absolvos min (tradukita al Esperanto kiel La Historio absolvos min / Fidel Castro. Trad: Niurka Escalante. Eld.: Asociación Cubana de Esperanto. - Habana: Martí, 1984. -62 p.)