Lupin la 3-a
El Vikipedio
Lupin la 3-a (jap. ルパン三世, Rupan Sansei) estas la nomo de mangaaj kaj animeaj serioj, kies karakteroj estas elpensitaj de Katō Kazuhiko en la jaro 1967. La rakontoj montras teamon de ŝtelistoj kondukita de Arsène Lupin la 3-a, ŝtelante trezorojn kaj elsavante sin de la leĝo.
La protagonisto estas la nepo de Arsène Lupin, la ĝentilhoma ŝtelisto el la noveloj de Maurice Leblanc, kaj kiel sia avo, ankaŭ Arsène Lupin la 3-a kombinas inteligencon kaj eksterordinarajn talentojn kun profunde interne honestan koron, kaj pro tio li kelkfoje ne sukcesas enriĉigi sin ...
La ĉefaj personoj estas:
- Lupin la 3-a, (jap. ルパン三世 Rupan Sansei), majstroŝtelisto kun kelkaj similecoj al 007 James Bond,
- Daisuke Ĝigen, (jap. 次元大介 Jigen Daisuke), majstropafisto kaj la plej intima amiko de Lupin,
- Fuĝiko Mine, (jap. 峰不二子 Mine Fujiko), belaspekta kaj ruza virino, eks-amatino de Lupin la 3-a,
- Goemon Iŝikaŭa, (jap. 石川五ェ門 Ishikawa Goemon), majstro de la glavbatalo, samurajo, amiko de Lupin la 3-a.
Lupin kaj liaj amikoj estas daŭre persekutita de
- Inspektoro Zenigata, (jap. 銭形警部 Zenigata Keibu), cinika detektivo kies celo de l' vivo estas kapti Lupin-n.
Ĝis nun (marto 2007) jam la sekvaj verkoj pri Lupin la 3-a ekzistas:
Enhavo |
[redaktu] Animeaj serioj
4 mangaaj serioj
[redaktu] Kinaj filmoj
La kinaj filmoj estas:
1974: | Lupin la 3-a: Stranga psikokineta strategio | (jap. ルパン三世 念力珍作戦, | Rupan Sansei: Nenrikichin Sakusen) | reala filmo | ||
1978: | Lupin la 3-a: Lupin kontraŭ klono | (jap. ルパン三世 ルパンVS複製人間, | Rupan Sansei: Rupan tai kuroon) | animacia filmo | ||
1979: | Lupin la 3-a: La kastelo de Kaljostro | (jap. ルパン三世 カリオストロの城, | Rupan Sansei: Kariosutoro no Shiro) | animacia filmo | ||
1985: | Lupin la 3-a: La legendo de la oro de Babilono | (jap. ルパン三世 バビロンの黄金伝説, | Rupan sansei: Babiron no Ōgon densetsu) | animacia filmo | ||
1995: | Lupin la 3-a: Adiaŭo al Nostradamo | (jap. ルパン三世 くたばれ!ノストラダムス, | Rupan sansei: Kutabare! Nosutoradamusu) | animacia filmo | ||
1996: | Lupin la 3-a: Morto aŭ vivo | (jap. ルパン三世 DEAD OR ALIVE, | Rupan sansei: Dead or Alive) | animacia filmo |
La tria filmo La kastelo de Kaljostro estis reĝisorita de Miyazaki Hayao.
[redaktu] Aliaj filmoj
2 direkte-al-videa filmoj,
17 televidaj specialaĵoj
[redaktu] Sonregistradoj
40 sonregistradoj
[redaktu] Videaj ludoj
18 videaj ludoj
[redaktu] Muzikalo
1 muzikaloTelevidaj serioj