New Immissions/Updates:
boundless - educate - edutalab - empatico - es-ebooks - es16 - fr16 - fsfiles - hesperian - solidaria - wikipediaforschools
- wikipediaforschoolses - wikipediaforschoolsfr - wikipediaforschoolspt - worldmap -

See also: Liber Liber - Libro Parlato - Liber Musica  - Manuzio -  Liber Liber ISO Files - Alphabetical Order - Multivolume ZIP Complete Archive - PDF Files - OGG Music Files -

PROJECT GUTENBERG HTML: Volume I - Volume II - Volume III - Volume IV - Volume V - Volume VI - Volume VII - Volume VIII - Volume IX

Ascolta ""Volevo solo fare un audiolibro"" su Spreaker.
CLASSICISTRANIERI HOME PAGE - YOUTUBE CHANNEL
Privacy Policy Cookie Policy Terms and Conditions
Vikipediista diskuto:Lvh - Vikipedio

Vikipediista diskuto:Lvh

El Vikipedio


dosiero:Info-pictogram.png   Bonvenon al la Vikipedio en Esperanto, Lvh!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elegante enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzanto-skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :
- la redaktan subportalon;
- helpon;
- tekston : "Kiel krei paĝon".
- Vikipedio:Nomoj de titoloj

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon Dosiero:button_sig.png.

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 11:10, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Bone, sed mi tute ne trovis ĝis nun kiel aldoni mesaĝon al via diskuto aŭ kiel sendi mesaĝon al vi. Bonvolu klarigi tion al mi! koran dankon--Bea 12:57, 25. Aŭg 2005 (UTC)

Saluton! Por respondi mesanĝon nur bezonas enklaki la blua nomo de sendanto en la subskribo kaj vi iros al ties diskutpaĝo. Kara Beatrice, antaŭ kelkaj monatoj estis diskuto en vikipedio pri la formo "esperantistino", mi sentis ke latinidparolantaj ne sentas ĝin malsame al "germanino", sed ĝermanparolantoj forte kontraŭis ĝin. Mi vidas tion ankaŭ rilate al "prezidantino", ĝenerale ĝermanidparolantoj preferas diri "ŝi estis prezidanto". Mi sentas tion problemo pri influo de patrina lingvo, ne ideologia. Vi, kiel germanino loĝanta en francio kaj kiel bona esperantist(in)o, kion vi opinias? Tio estas persona demando kaj vera dubo. Dankon Roberto 10:34, 11. Dec 2005 (UTC)

Beatrice, mi ricevis vian mesaĝon bone. Dankon. Vi nur forgesis ensaluti, kaj via eletronika subskribo ne aperis en ĝi. Vi devas ensaluti, se ne markis aŭtomatan ensalutadon. Estas tre bone havi ina opinio en Vikipedio, ni, oftaj redaktantoj, estas ĉiuj viroj. Roberto 17:35, 13. Dec 2005 (UTC)

Bea, mi respondis al vi - vidu mian diskutopaĝon. Le Hibou 10:52, 16. Dec 2005 (UTC)

Enhavo

[redaktu] Ŝablonoj

Saluton: Samidean'; mi volas inviti vin uzi la jenajn ŝablonojn {{dataro}}, {{loko|lando|urbo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn, aŭ kritikojn pri la ŝablonoj [aŭ ne] Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  08:08, 3. Jan 2006 (UTC)


[redaktu] Saluton bea

Pardonu la tempo entre la vian mesaĝon en mi diskuta paĝo sed mi estis (kaj estas) multe en la francan lingvon. Do, jes mi konas la amiko Alain mi vidos lin en tiun posttagmezon. Neniu problemo por la korekto de miajn erarojn, komo mi ne estas tre bone en esperanto mi akceptas la tute helpo. Kaj pri vian filmeton, se vi volas plu informoj...vi povas kontakti min sin problemo. 8-) Ankaŭ pardonu la tempon por respondi vin. jonathaneo

Saluton Bea, jes mi prenas kursoj de Esperanto kun la KDon Lernu. Mi konas la kursoj de Manjo sed mi por la momento, mi uzas la KDon...Sed ĉu mi iros en la kursoj...Atendi kaj vidi.

mi petas legi glacihomo, sed vi povas nomi ĝin glacihomo (Ötzi) aŭ simila. Narvalo 16:59, 24. Feb 2006 (UTC)

En la teksto devas resti - artikolkomence - la sinonimoj, eblaj aliaj nomoj. Kiel mi skribis, ĝi aperis en Kontakto kiel glaĉerhomo. Narvalo 17:26, 24. Feb 2006 (UTC)


ne, mi ne havas skype aŭ msn. Vi povas eĉ mem movi paĝojn. (sube movu la paxgon) Narvalo 20:38, 4. Mar 2006 (UTC)

Dankegon, mi tute ne atentis pri "movu"... --Bea 20:42, 4. Mar 2006 (UTC)


bonvolu laŭeble aldioni alilingvajn versiojn per ekz. [de:Volkwagen AG] kiel ekz. ĉe lakto.


Entento estas PIV-a vorto, bv. kontroli. Narvalo 14:48, 11. Jul 2006 (UTC)
Dankon pro la atentigo, mi rigardos ĉi-vespere. Bea 14:56, 11. Jul 2006 (UTC)


Se vi analizas aliajn lingvojn, ĉiu uzas - krom la slovena- iun formon de entente. Entento havas pli mallarĝan signifon ol akrodo, interkonsento kaj historie estas alligita al grupo de landoj. Narvalo 15:04, 11. Jul 2006 (UTC)


Triopa ŝajnas ankaŭ por mi pli ĝusta ol triobla. Revizado, ampleksigo necesas. Narvalo 08:19, 12. Jul 2006 (UTC)

[redaktu] BabelDevenLoĝLoko

Estimata ! vi eventuale povas anstataŭi la ŝablonon {{BabelLando}} per {{BabelDevenLoĝLoko}} kiun mi ĵus kreis kaj kiu ebligas al vi precizigi kaj devenlokon kaj nunan loĝlokon. Arno Lagrange  12:52, 18. Jul 2006 (UTC)

Dankon al vi, Arno! Bea 13:41, 18. Jul 2006 (UTC)


[redaktu] Talanto aŭ obolo

Kial vi pensas, ke obolo estas pli preciza vorto ol talanto? Mi tradukis la tekston el la ĉeĥa (origina lingvo, en kiu mi la artikolon skribis) kaj en ĉiuj vortaroj estas menciita talantotalento kiel traduko de la ĉeĥa vorto hřivna. Obolo estas tute alia mezuro, certe ne samsignifa kun talanto (laŭ la artikolo Obolo estas tiu ĉi pezo 1/3600 de talanto). Dek oboloj estas vere tro malalta prezo por vilaĝestrejo.--PAD 17:52, 5. Sep 2006 (UTC)

Saluton PAD, mi legis la germanan tekston, kaj en ĝi "Scherflein" signifas vere malaltvaloran moneron. Kaj ŝajnis al mi ke la teksto ĝuste signifis ke temas pri malalta monsumo. Sed se vi ja trovis tiun esprimon en la origina lingvo, kaj se vi certas, ke temas pri alta valoro, tiam mi pardonpetas pro la ŝanĝo, bonvolu restarigi talanton. Amike, Bea 20:15, 5. Sep 2006 (UTC)
PS: Ĉu vi konsentas pri la ŝanĝo de "monaĥeja galerio" al "klostro"?

Saluton. Verdire, mi ne tute certas, sed la ĉeĥa termino estas ĝusta kaj mi pensas, ke estus nenormale vendi domon por kelkaj malaltvaloraj moneroj. Kiel traduko de la ĉeĥa hřivna en la germanan staras en miaj vortaroj tri variantoj: "Scherflein", "Pfund" kaj "Talent". Vi estas germanino, tial petas vin pri konsilo: kiu el tiuj ĉi terminoj estas la plej ĝusta germane (mi korektigos la vorton en la germana Vikipedio)? Al "klostro", mi konsentas. Unuafoje mi pensis, ke la vorto "klostro" samas kun "monaĥejo" (kiel germane), sed ReVo konvinkis min, ke ĝi ĝustas por tiu arĥitektura elemento. Nur mi nun hezitas, ĉu lasi en la teksto du nomojn de la sama aĵo (klostro paralele kun monaĥeja galerio), aŭ anstataŭi ĉiujn per "klostro". (Vi povus kontroli ankaŭ uzadon de la difina artikolo en la teksto, ni slavoj iom malbone sentas, kie ĝin uzi). --PAD 21:02, 5. Sep 2006 (UTC)

Verdire, malfacila afero... Scherflein = obolo (1/36000 talanto); Pfund = pundo (20 ŝilingoj aŭ 240 pfenigoj); Talent = talanto (36000 oboloj). Laŭ mi la vortaro ne estas sufiĉe detale, ĝi indikas nur ke temas pri monunuo, kaj ankaŭ monunuoj estis diverse uzitaj kaj ne havis la samajn valorojn en ĉiuj regionoj kaj epokoj. Do, se ne eblas scii ĉu la vilaĝestrejo vendiĝis kontraŭ malgranda, granda aŭ grandega sumo, ne eblos elekti inter ili. Ĉu ne ekzistas iu fakulo pri malnovaj moneroj en Ĉeĥio kiu povus helpi? aŭ eble iu Esperanta-fakorganizo?
Pri klostro, mi forprenus entute monaĥeja galerio; mi korektis la artikolon pri klostro, do nun estas sufiĉe klara ene de Vikipedio.
Mi tralegos denove kaj rigardos la difinan artikolon, sed pri ĝia uzo ofte opinioj malsamas...
Bea 21:35, 5. Sep 2006 (UTC)

Jes, traduki malnovajn masunuojn vere malfacilas, ĉiu lando, eĉ ĉiu regiono, havis proprajn. Mi trovis, ke "hřivna" estas 0,253 kg, "Pfund" 0,5 kg (tamen hodiaŭ, ĉu ankaŭ tiam?), "roma talento" 40,8 kg, "Mark" 0,281 kg. Mi ne scias, ĉu la "Mark" estis uzata en la 13-a jc., sed estas la plej simila al "hřivna", do mi pensas ke oni povus doni la vorton en la germanan tekston. Sed esperante? Talento estas vere multoble pli granda kaj miaopinie EO ne havas multajn terminojn por malnovaj masunuoj. En mia vortaro staras "marko" kiel traduko de estinta germana mono, mi verŝajne do anstataŭos talenton per marko.--PAD 09:53, 6. Sep 2006 (UTC)


Nu, oni devas tamen atenti ke monunuo ofte evoluis el pezunuo, sed ke tamen necesas scii ĉu temas pri pezo de arĝento, oro, kupro, ... Kiam mi serĉis en la reto pri hřivna, mi trovis tiun retpaĝon http://www.websters-online-dictionary.org/translation/h%25C5%2599ivna kiu proponas tradukon al la angla kun la signifo de malgranda valoro. Pri Mark en la germana vikipedio unuaj rimarkoj temas pri 1550, la esperanta vikipedio estas malpli klariga Marko (monunuo), sed tiun artikolon vi eble jam vidis. Mi rigardos en la UEA-jarlibro, ĉu ekzistas iu asocio kiu povos helpi. Bea 10:08, 6. Sep 2006 (UTC)

Saluton Bea! Vi pravas. Dankon. 16:49, 14. Sep. 2006. (UTC) Dénes

[redaktu] La koloro de la portalo

Saluton Bea, mi ŝanĝis la koloron de la portalo pri Dua mondmilito. Ĉu ĝi estas nun pli legebla? Unue mi elektis tian brunan koloron laŭ uniformoj, sed mi ne estis certa, ĉu ĝi estas tute ĝusta (tiu koloro). Sed miaopinie, pli plaĉis al mi la devena koloro, almenaŭ mi povis legi ĝin bone, alie mi ne donus ĝin tien. Salutas --Petr Tomasovsky 13:57, 18. Sep 2006 (UTC)

Saluton Petr, jes, nun la teksto estas multe pli legebla, kaj la kelkaj ruĝaj ligiloj eble baldaŭ ne plu estos ruĝaj... En kelkaj lokoj aperas ankoraŭ pli malhela fono, sed eble tion vi jam vidis kaj korektos. Amike, -- Bea 16:45, 18. Sep 2006 (UTC)

Bea, mi vidas neniajn malhelajn fonojn. Ĉe mi ĉio estas ĉie same hele bruna. Ĉu vi povus skribi al mi, kie vi vidas tion? --Petr Tomasovsky 17:00, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por via mesaĝo. Estas por mi mirinde, ke vi vidas la portalon tiel strange. Vi povas kredi al mi, ke se mi vidus la kolorojn iel strange, mi jam antaŭ longe korektus ilin kaj ne lasus ilin tiel, kiel vi priskribas ilin. Mi fakte ne scias, kion mi faru kun la koloroj aŭ kun io alia. Bonvolu informi min, se la koloroj ŝanĝiĝos ĉe via komputilo. Mi vidas la kolorojn ĉie kun la sama koloro, nenie estas helaj kaj malhelaj linioj. --Petr Tomasovsky 18:01, 18. Sep 2006 (UTC)
Ĉu ĉe aliaj portaloj vi havas la samajn problemojn kun la koloroj? --Petr Tomasovsky 18:03, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, dankon por la alŝuto de via dosiero pri la portalo. Mi rigardis ĝin kaj mi ne vidas ĝin tiel. Mi vidas ĉiujn liniojn en la sekcioj hele brunaj tiel, kiel estas kolorigitaj en via dosiero nur tiuj du linioj. Nenie estas en la teksto ruĝa koloro. Vere stranga. --Petr Tomasovsky 18:42, 18. Sep 2006 (UTC)
Petr, mi nun provis en IE kaj la paĝo bonas aperas, do ŝajne estas iu problemo de Fajrovulpo. Ĉu vi scias kiel eblas forviŝi la dosieron? Dankeme pro via atento, -- Bea 18:49, 18. Sep 2006 (UTC)
Bea, mi ĝojas, ke vi vidas la portalon bone. Se vi deziras forigi la dosieron alŝutita de vi pri la portalo, sufiĉas alskribi tien ŝablonon {{forigu}} kaj eventuale kaŭzon por la forigo, sed forigi ĝin - tion ne plu povas fari mi. Tion povas kaj devas fari iu el la administrantoj. Salutas --Petr Tomasovsky 18:57, 18. Sep 2006 (UTC)

[redaktu] Bonvolu ne aldoni "supran navigado-linion" en artikoloj

Lvh, bonvolu ne aldoni "suprajn navigado-liniojn" en artikoloj. (Ekzemplo: Geografio > Eŭropo > Francio > Plélan-le-Petit < Urboj | Francaj departementoj) Anstataŭ uzu kategoriojn aŭ inkluzivu tian informon en la korpo de la artikolo. Eble, ni povas modifiki la {{urbokadro}} por montri tian informon. Dankon! -- Yekrats 13:37, 20. Sep 2006 (UTC)

[redaktu] Henriko la 2-a (Anglio)

Kara Béa,

Dankon pro la artikolo pri Henriko la 2-a : mi bezonis ĝin por redakti la artikolon pri Filipo la 2-a. Se vi volas krei aliajn artikolojn rilate al anglaj reĝoj, bonvolu unue tralegi Listo de britaj reĝoj, kie jam troviĝas la esperantigitaj nomoj de la monarkoj (t.e ekzemple "Henriko la 2-a" kaj ne "Henri la 2-a"). Ĉar la ligo "Henriko la 2-a" estis ankoraŭ ruĝa, mi denkis ke la artikolo ne ekzistis kaj do kreis ĝin denove !

Amike,

Thomas Guibal 08:21, 25. Sep 2006 (UTC)

[redaktu] Kalifejo

Saluton Bea! Laŭ PIV kalifejo estas lando regata de kalifo. Kalifujo ne ekzistas (en PIV). Mi movis vian artikolon ne laŭ persona plaĉo, se mi agus tiel, mi eĉ ankaŭ preferus kalifujo-n. Amike--Diddi 17:41, 5. Okt 2006 (UTC)

Saluton Bea, pri kalifujo en signifo lando (aŭ teritorio) regata de kalifo vi pravis. PIV ne povas enhavi vortojn kun ĉiuj sufiksoj, prefiksoj ks. Salutas --Petr Tomasovsky 17:48, 5. Okt 2006 (UTC)

[redaktu] Kalifejo/-ujo

Pardonon Bea, mi fakte agis nur laŭ mia PIV (eldono 2002) kaj tie oni indikas kalifejo. Interese, ke ili intertempe mem rimarkis, ke kalifujo estas pli trafa!

Cetere mi tre ŝatas vian valoran laboron por Vikipedio! Amike--Diddi 07:42, 8. Okt 2006 (UTC)


Dankon Bea, por la korekto de ruĝaj ligiloj, kiujn mi ne trovis en eo vikipedio (precipe de personaj nomoj) en Historio de kristanismo. --Petr Tomasovsky 09:39, 24. Okt 2006 (UTC)


Saluton Bea, mi finis la redaktadon de la urboj kaj vilaĝoj de Transilvanio. En la jenaj distriktoj ili ne estas konservitaj en la alfabetorda paĝo: Distrikto Alba, Distrikto Braşov, Distrikto Caraş-Severin, Distrikto Covasna, Distrikto Hunedoara, Distrikto Maramureş, Distrikto Sălaj kaj Distrikto Satu Mare. Bonvolu fari tion, se vi volas. Dankon Vikipediisto:Zetey 11:10, 24. Okt. 2006(UTC)

[redaktu] Ne ne ne

Sal, Beatrix. Mi legis vian mesaĝon sur mian paĝon, sed mi ne estas de vian opinion.Do, mi kredas post la legado de la aliaj paĝoj sur la anglan, francan, germanan artikolojn kaj ĝi estas en du artikoloj. Mi pensas ke fari du artikoloj estas pli bone por la popola legado ke legos la paĝon (vikipediistoj aŭ ne). Do, sciu ke se vi faros unu artikolo, mi refaros du.--Jonathaneo 17:21, 3. Nov 2006 (UTC)

Kara Baba, jes, ne ekzistas artikolojn en la aliaj vikipedioj, sed ĉu estas pli bone? Ĉu estas kialo? laŭ mi, la plej bona maniero legi artikolon kaj la plej agrabla estas havi plurajn ligilojn sur la reto aŭ vikipedio. Nature, se ve ne ŝatas mian manieron, "Kiom da homo, tiom da gusta". Sed sciu ke kiam mi skribas artikioln, mi ne ŝatas ke tiun artikolon fariĝos redirekto. --Jonathaneo 17:46, 4. Nov 2006 (UTC)

Pri vian ĉampinon. Pardonu la prentezo, sed kiam hieraŭ oni mlafermis la ĉampanio en la malma hejma babilabo ĉe Manjo, la botelo eksplodis al niajn visaĝojn sed oni povis trinki kelkajn glasojn.Amike --Jonathaneo 13:45, 8. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Bild Kreuzberg

Hallo Lvh, Du hast im Artikel Kreuzberg ein Bild von mir eingebunden, was mich auf der einen Seite freut. Auf der anderen Seite bitte ich Dich, die Urheberschaft nachzutragen, weil auch innerhalb der Wikipedias die Herkunfstangabe zu den höchsten Gütern zählt. Gruß und Danke de:Lienhard Schulz 18:20, 7. Nov 2006 (UTC)

Vielen Dank, dass Du mich darauf aufmerksam gemacht hast. Ich hoffe, ich habe es jetzt richtig gemacht, sonst gib mir doch bitte noch mal kurz bescheid. Amike, Bea 08:37, 8. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Der Schatz im Silbersee

Saluton Bea, memkompreneble, ke jes. Mi ne verkontrolis la vorton en PIV kaj uzi vorton produktanto ŝajnis al mi ne tro ĝusta. Tial mi uzis producento, sed nun mi vidas, ke ankaŭ ĝi ne estas tro ĝusta. Se vi havos iomete da tempo, vi ŝparus al mi laboron, ĉar mi redaktas nun portalon pri homoj. Dankon. --Petr Tomasovsky 16:41, 9. Nov 2006 (UTC)

Se vi trovos ankoraŭ pluan iometon da tempo, ĉu vi estus tiel afabla kaj korektus la vorton en ceteraj paĝoj pri Winnetou kaj Old Shatterhand? Ankoraŭ milfojan dankon. Amike --Petr Tomasovsky 16:48, 9. Nov 2006 (UTC)

[redaktu] Komunumoj de Francio

Kara Béa,

Gratulon pro via rapida laboro pri Henri Grouès. Mi nur volas atentigi vin pri la enkategoriigo de la komunumoj de Francio : se vi kreas novan artikolon, bonvolu elekti la kategorion "Komunumoj de iudepartemento". Vi povas kompreneble aldoni la kategorion "Urboj de Francio", sed nur se la urbo estas sufiĉe grava (t.e se ĝi estas trovebla en tiu ĉi listo).

Amike, Thomas Guibal 17:38, 26. Jan 2007 (UTC)

Dankon pro via atentigo, Thomas. Eble vi eĉ jam diris tion al mi, sed kiam mi dum kelka tempo ne laboras pri ia afero, mi ne plu memoras. Mi provos ne forgesi venontan fojon. Amike, -Bea 18:33, 26. Jan 2007 (UTC)

[redaktu] Henri Grouès

Saluton Bea, mian respondon pri la forpreno de la kategorioj el la alidirekatanta paĝo vi trovos en Diskuto:Henri Grouès. --Petr Tomasovsky 18:05, 30. Jan 2007 (UTC)

[redaktu] Manĝobastonetoj

Saluton Bea, mi legis la nunan diskutpaĝon pri manĝobastonetoj. PIV 2005 indikas nomojn Manĝobastonetohaŝio. La vorto haŝio eble devenas el la japana, tion mi ne scias. Rilate al mi, mi uzus la unuan vorton, do manĝobastoneto (bastonetoj por manĝi), simile kiel "libroŝranko" (ŝranko ne estas el libroj, sed por libroj) aŭ "paperkorbo" (korbo ne estas el papero, sed por forĵetitaĵoj el papero - ekz.: en kancelario), sed nun mi eksciis, ke necesas koni ankaŭ la alian vorton, do haŝion. Mi do konsentas kun via propono en la diskutpaĝo de manĝobastonetoj. --Petr Tomasovsky 07:41, 11. Feb 2007 (UTC)

Saluton Petr, mi jam aŭdis pri haŝioj, sed eble nur unufojon. Tamen, laŭ Bab, tiu vorto estas vaste uzata en Azio. Kvankam miaj serĉoj en google, ne konvinkis min, mi ne kontraŭis la nomŝanĝon de la artikolo. Kiam mi iros Japanion, mi scios eble pli pri la afero... Amike, Bea 19:04, 11. Feb 2007 (UTC)

[redaktu] Korekteto

Saluton Bea, mi vidis ke en la artikolo pri Leonardo da Vinci vi ŝanĝis la vorton triafoje al triafojon. Eblaj estas triafoje = trian fojon, sed miascie lingve ne ebla estas triafojon. Amike, --Lotic 20:40, 6. Mar 2007 (UTC)

Saluton denove, Bea! Jen mi provas respondi al via demando laŭ mia kompreno: La “e”-finaĵo kompreneble ne nepre indikas kutiman aferon (ekzemple unufoje (einmal) = unu fojon; kaj unuafoje (zum ersten Mal) = (la) unuan fojon; aŭ foje = fojfoje = en kelkaj, sporadaj okazoj). La “on”-finaĵo ankaŭ ne nepre indikas unufojan okazon (ekzemple: "Ili ŝatis tiun kutimon.""Por parkerigado oni plej ofte uzas ripetadon."). Ĉe “triafojon” temas pri A-vorto (adjektivo) kaj O-vorto (substantivo), t.e. tiaj vortoj normale devas finaĵe kongrui kaj ne esti skribitaj kunmetite: (la) trian fojon (ein drittes Mal bzw. das dritte Mal, zum dritten Mal). (Do ankaŭ "je triafojo" devus esti "je tria fojo".) Komparu tamen ankoraŭ en la PMEG: [1] (37.3. Precizigaj antaŭelementoj ---> Eca radiko kiel antaŭelemento). Oni povas trovi la formojn unufoje, unuafoje (zum ersten Mal), unuafoja ktp. en la PIV (eldono 2002, p.349) kaj en la Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Krause (eldono 1999, p.218). Amike, --Lotic 00:24, 8. Mar 2007 (UTC)
Mi havas nenian specialan preferon por iu ajn el ambaŭ formoj. Salutojn! --Lotic 00:12, 9. Mar 2007 (UTC)

[redaktu] Mannerheim

Saluton Bea, la komenco de la paĝo pri marŝalo Mannerheim estas korektita. --Petr Tomasovsky 11:48, 9. Mar 2007 (UTC)

Jen por vi estas 3 novaj mesaĝoj de Petro.

Bea, memkompreneble, trankvile korektu aŭ ŝanĝu, plibonigu, aldonu informojn... Amikaj salutoj de --Petr Tomasovsky 14:01, 9. Mar 2007 (UTC)

Ankoraŭ unu afero estas en la paĝo. Kiam oni parolas pri Ruĝa gvardio kaj Blanka gvardio. Poste oni parolas pri ili nur kiel pri ruĝajblankaj. Mi ne volis uzi "ruĝuloj" kaj "blankuloj", ĉar tiuj esprimoj havas iom alian signifon, kvankam tiuj vortoj eble estus pli bonaj anstataŭ nur "ruĝaj" aŭ "blankaj". Se vi trovos solvon aŭ se vi opinias, ke sufiĉas nur tiel skribi pri anoj de Ruĝaj aŭ Blankaj gvardioj, lasu la vortojn tiel. Dankas --Petr Tomasovsky 14:08, 9. Mar 2007 (UTC)

Nun mi venis al ideo - kiel plaĉus al vi esprimoj ruĝgvardianoj kaj blankgvardianoj? Se vi deziras, bv ŝanĝi. Dankas --Petr Tomasovsky 14:26, 9. Mar 2007 (UTC)

[redaktu] Pilgrimejo

Dankon pro la korektoj sur la lastaj ŝanĵoj en la paĝo pri la prilgrimado. La problemo estas ke mi tradukis tiun el la angla kaj ili ne metis fontojn pri tiun...--Jonathaneo 09:25, 22. Mar 2007 (UTC)

Nedankinde, la afero interesas min! Havu bonan tagon, Bea 09:27, 22. Mar 2007 (UTC)

[redaktu] Tutmonda ŝablono

Saluton, Bea. Teorie tio certe eblus, sed dume ne estas efektivigita. Pro tio ĉiuj bildoj en vikipedio, eĉ tiuj, kiujn oni ja aŭtomate povus generi, estas mane faritaj kaj alŝutitaj. Mi povas fari ŝablonon "Geografia loko" (ekzemple), simile al la ŝablonoj por diversaj komunumoj, kiujn ni havas en Vikipedio. Ĉu tio helpus? Alaŭdo ۩ 09:25, 28. Mar 2007 (UTC)

Kara Bea, ĉefe eblas elekti landon el la certa listo (ekzemple vi povas vidi jenan ŝablonon Ŝablono:LokoDeFlago), kaj oni povas elekti ĉu blazonojn, ĉu flagojn, ĉu landokartojn -- tute ne gravas, sed la listo devas esti preta (simile al tiu listo). Aldoni kruceton kun koordonatoj kaj nomon, laŭ miaj scioj (sed mi ne havas sperton pri tio!!) ankaŭ estas ebla, ekzemple vi povas vidi aldonon de punktoj al la mapo laŭ koordinatoj sur tiu paĝo Vikipedio:Kartografio_de_la_vikipediistoj. La titolo devas ja ankaŭ esti senproblema. Do, kion ni momente bezonas, estas tiu aro da mapoj, krome, mi ne certas, se oni ja devas iel rekalkuli koordinatojn (eble oni devas kromindiki koordinatojn por bildoj, ĉar ĉiu bildo ja devas havi iujn referencojn). Sed certe Maksim estas multe pli sperta pri tio -- eble ni demandu lin? Amike, Alaŭdo ۩ 10:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Bone, mi faros. Alaŭdo ۩ 12:41, 28. Mar 2007 (UTC)
Estas ĉi tia ŝablono ŝablono:situo sur mapo. Por la ŝablono bezonatas subŝablonoj por apartaj landoj kaj regionoj, kelkaj jam estas (pri Germanio, Svislando kaj Bosnio), la aliajn necesas krei. Maksim 18:05, 30. Mar 2007 (UTC)

Static Wikipedia (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2007 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu -

Static Wikipedia 2006 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu

Static Wikipedia February 2008 (no images)

aa - ab - af - ak - als - am - an - ang - ar - arc - as - ast - av - ay - az - ba - bar - bat_smg - bcl - be - be_x_old - bg - bh - bi - bm - bn - bo - bpy - br - bs - bug - bxr - ca - cbk_zam - cdo - ce - ceb - ch - cho - chr - chy - co - cr - crh - cs - csb - cu - cv - cy - da - de - diq - dsb - dv - dz - ee - el - eml - en - eo - es - et - eu - ext - fa - ff - fi - fiu_vro - fj - fo - fr - frp - fur - fy - ga - gan - gd - gl - glk - gn - got - gu - gv - ha - hak - haw - he - hi - hif - ho - hr - hsb - ht - hu - hy - hz - ia - id - ie - ig - ii - ik - ilo - io - is - it - iu - ja - jbo - jv - ka - kaa - kab - kg - ki - kj - kk - kl - km - kn - ko - kr - ks - ksh - ku - kv - kw - ky - la - lad - lb - lbe - lg - li - lij - lmo - ln - lo - lt - lv - map_bms - mdf - mg - mh - mi - mk - ml - mn - mo - mr - mt - mus - my - myv - mzn - na - nah - nap - nds - nds_nl - ne - new - ng - nl - nn - no - nov - nrm - nv - ny - oc - om - or - os - pa - pag - pam - pap - pdc - pi - pih - pl - pms - ps - pt - qu - quality - rm - rmy - rn - ro - roa_rup - roa_tara - ru - rw - sa - sah - sc - scn - sco - sd - se - sg - sh - si - simple - sk - sl - sm - sn - so - sr - srn - ss - st - stq - su - sv - sw - szl - ta - te - tet - tg - th - ti - tk - tl - tlh - tn - to - tpi - tr - ts - tt - tum - tw - ty - udm - ug - uk - ur - uz - ve - vec - vi - vls - vo - wa - war - wo - wuu - xal - xh - yi - yo - za - zea - zh - zh_classical - zh_min_nan - zh_yue - zu