Henriko la 2-a (Anglio)
El Vikipedio
Henriko la 2-a Plantagenet (naskiĝis la 5-an de marto 1133 en Le Mans; mortis la 6-an de julio 1189 en Chinon) estis duko de Normandio kaj Akvitanio, grafo de Anĵuo kaj reĝo de Anglio de 1154 ĝis 1189). Dumtempe li regis ankaŭ Kimrion, Skotion, la orientan Irlandon kaj la okcidentan Francion. Liaj kromnomoj estis "mallongmantelo" (pro la mallongaj supertutoj kiujn li portis pro praktikaj kialoj), "Fitz Empress" (Filo de la imperiestrino) kaj "Leono de justeco", kiun portis ankaŭ lia avo Henriko la 1-a.
Henriko la 2-a estis la plej aĝa filo de Matilda (filino de Henriko la 1-a de Anglio kaj vidvino de la germana imperiestro Henriko la 5-a) kaj de ŝia dua edzo Gottfried la 5-a, duko de Anĵuo. Henri kreskis en Anĵuo kaj unue iris al Anglio en 1142, por subteni la postulon de sia patrino pri la angla trono. 1149 lia onklo, reĝo David de Skotio, kavalirigis lin. En la jaro 1150 li iĝis duko de Normandio.
Antaŭulo: Stefano 1135 - 1154 |
Reĝo de Anglio 1154 - 1189 |
Posteulo: Rikardo la 1-a Leonkora 1189 - 1199 |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Genealogio de la mezepoko (germane)