Mărtiniş
El Vikipedio
Mărtiniş (hungare: Homoródszentmárton) germane: Sankmarten) estas komunumo en Rumanio laŭ la Granda Homorodo sudoriente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 899 kaj en 1992 599 loĝantojn (97% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1333. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Sur ĝia teritorio troviĝas minerelakvaj fontoj. Apartenas al ĝi administre Aldea, Comăneşti (Mărtiniş). Oni organizas ĉiujare artistendaron en la komunumo.
[redaktu] Bibliografio
- A homoródszentmártoni művésztelep képekben. Hargita Megyei Kulturális Központ, 2004.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Aladár Zoltán (1929-1978), komponisto
- Viktor Román, (1937-1995), skulptisto.
- János Szentmártoni Bodó poeto en la 17-a jarcento .
- Berta Zathureczky, edziniĝnomo Kelemen (1-a de februaro 1855 – Sfântu Gheorghe, 20-a de januaro 1924) verkistino, komponistino
- Molnár Jakab (1926-1991), verkisto
- Julianna Széky, edziniĝnomo Molnár (*1901-1989) popolpoetino.