Viktor Román
El Vikipedio
Viktor Román alie: Victor Roman estis hungardevena franca skulptisto naskita en Rumanio la 12-an de marto 1937 en komunumo Mărtiniş kaj mortinta la 12-an de aprilo 1995 en Francio. Li pristudis arton inter 1950 kaj 1954 en artliceo Târgu Mureş kaj poste en Artinstituto Nicolae Grigorescu en Bukareŝto. Li havis sian unuan individuan ekspozicion en 1962 en Bukareŝto. En 1968 li loksidiĝis en Francion, en Nogent sur Marnen.