Majusklo
El Vikipedio
Majusklo, aŭ "granda litero" estas unu el du formoj, kiujn povas havi ĉiu litero de la Esperanta alfabeto. La dua formo estas minusklo aŭ "malgranda litero".
Jen la majuskloj de Esperanto:
Esperanta alfabeto | |||||
---|---|---|---|---|---|
A | B | C | Ĉ | D | E |
F | G | Ĝ | H | Ĥ | I |
J | Ĵ | K | L | M | N |
O | P | R | S | Ŝ | T |
U | Ŭ | V | Z |
Krom komencon de frazo, komenca majusklo en vorto signas principe propran nomon, t.e. nomon de persono (Ludoviko), geografia unuo (Alpoj), festo (Pasko) aŭ personigita estaĵo (Porketo, la Eternulo), sed ankaŭ titolon antaŭ alia nomo (Doktoro ZAMENHOF), titolon de societo aŭ dokumento (UEA, "Tri musketistoj") kaj personigitan ideon ("tiu alta morala Forto").
Komencan majusklon oni konservas kiam oni aldonas gramatikajn finaĵojn al la nomo (Esperanta), sed ne kiam oni ŝanĝas la vorton per afiksoj (esperantisto).
Plena majuskligo de vorto kutime signas familinomon, sed estas foje uzata ankaŭ kiel ornamado.
[redaktu] Majuskloj en aliaj lingvoj
Preskaŭ ĉiuj skribsistemoj, bazitaj sur la latina, greka aŭ cirila alfabetoj havas majusklan kaj minusklan formon de ĉiu litero. Tamen ekzistas alfabetaj sistemoj, kiuj ne distingas usklecon de literoj: ekz., la kartvela alfabeto. Fakte, en la kartvela siaspeca majusklo ekzistas: en titoloj literoj estas srkibitaj sen vostetoj supren kaj suben, kvazaŭ inter du paralelaj linioj (vidu, ekzemple, la supran maldekstran parton de la tbilisa forumo [Forum.ge http://forum.ge/]).