Malfermita kodo
El Vikipedio
Malfermita kodo (angle open source) estas ĉiu programaro, kiu plenumas la sekvajn kriteriojn:
- Libera distribuado
- Disponebla fontkodo
- Rajto fari derivitajn laborojn
Disponi pri la fontoj de la programoj ne sufiĉas; necesas kontroli ankaŭ ĝian uzpermesilon.
[redaktu] Libera programado kaj malfermita kodo
Ofte oni parolas pri libera programado kaj malfermita kodo kiel sinonimoj, sed la celo de ambaŭ movadoj estas malsama. Libera programado enfazas la libereco de la uzantoj (kaj, do, la kvar liberaĵoj), dum la malfermita kodo, nur volas ke la kodo estu malfermita kaj videbla. Do, oni povas konkludi ke libera programado estas sociala movado kaj malfermita kodo estas teknika movado.