Malgranda kriaglo
El Vikipedio
Malgranda kriaglo | |||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
|||||||||||||||||||||
Biologia klasado | |||||||||||||||||||||
|
|||||||||||||||||||||
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp. | |||||||||||||||||||||
Aquila pomarina
(Brehm 1831) |
La Malgranda kriaglo (Aquila pomarina) estas granda rabobirdo. Kiel ĉiuj agloj apartenas al familio Akcipitredoj kiu enhavas ankau akcipitrojn, cirkuojn, milvojn, ktp.
Enhavo |
[redaktu] Disvastiĝo
Estas du loĝantaroj. La birdoj kiuj bredas en centra kaj orienta Eŭropo -el baltaj landoj kaj Pollando ĝis Balkanio kaj Turkio- migras vintre tra Mezoriento en sudorientan Afrikon -ne ĝis la finsudo-, sed estas loĝanta hindia raso aŭ subspecio foje konsiderata aparta specio, Aquila hastata.
[redaktu] Aspekto
Tiu estas mezgranda aglo. Ĝi estas ĉirkaŭ 60 cm longa kaj havas enverguron de 150 cm. Maskloj pezas el 1 ĝis 1,4 kg; la inoj pezas el 1,3 ĝis 2,1 kg. Tamen ambaŭ seksoj estas similaspektaj. Ties kapo -ĉefe nuko- kaj supraj flugiloj estas helbrunaj kaj kontrastas kun la ĝenerala malhelbruna plumaro. Dum flugado estas ankaŭ kontrastoj inter la helaj kapo kaj brusto kaj la pli malhela tuto. Ankaŭ estas etaj kontrastoj inter helaj kaj malhelaj partoj de subflugiloj. La kapo kaj beko estas pli grandaj ol tiuj de aliaj agloj. Ofte estas blanka makulo en la supraj flugiloj aŭ inter brusto kaj ventro. Tiu specio estas tre simila de Granda kriaglo, Aquila clanga, sed tiu ĉi havas pli mallarĝajn flugilojn kaj voston. La vosto estas nigra kaj havas mallarĝan blankan strion ĉebaze kaj same estas la vosto de Granda kriaglo, Aquila clanga, sed tiu ĉi estas pli mallarĝa ĉefe ĉe la bazo. Krome tiu ĉi specio montras blankajn makulojn kontrastajn en supraj flugiloj. La junuloj havas malpli da kontrasto en flugiloj kaj pli grandajn blankajn zonojn.
[redaktu] Bredado
Tiu specio ne estas tre socia: la paroj nestas solaj. Tiu aglo demetas el 1 ĝis 3 ovojn -plej ofte 2- en branĉarba nesto konstruita el bastonetoj kaj internaj folioj, kiu povas esti reuzata dum jaroj. La kovado daŭras el 35 ĝis 40 tagojn. La idoj elnestiĝas post 50 aŭ 60 tagoj, sed la gepatroj manĝigas ilin dum 3 aŭ 4 semajnoj.
[redaktu] Kutimoj
Tiu specio loĝas ĉe malfermaj aŭ ne tro fermaj arbaroj kie ĉasas etajn mamulojn, birojn, reptiliojn kaj similajn terajn bestojn; eble ankaŭ kadavraĵojn.
La voĉo estas hundosimila jiip. Dumfluge ofte ŝvebas.
Tiu specio estas sufiĉe malsocia en Eŭropo, sed en Barato povas esti proksima de aliaj rabobirdoj.
[redaktu] Referencoj
- {{{atestantoj}}} ({{{jaro}}}). {{{titolo}}}. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je {{{elŝutdato}}}.