Manuel Ferraz de Campos Sales
El Vikipedio
Manuel FERRAZ de CAMPOS SALES /manu'eŭ fe'Raz dj'kãpŭs 'saljz/, naskiĝis en Kampinaso en 1841 aŭ 1842 kaj mortis en Santos en 1913.
En 1867, li iĝis provinca deputito de Liberisma Partio. En 1873, partoprenis de Konvencio de Itu, kiam oni fondis la Respublikanan Partion. En 1881 li iĝis denove provinca deputito kaj en 1885, iĝis imperia deputito de Respublikana Partio.
Post la fino de monarkio, li estis ministro de Justico de Provizora Reĝistraro.
Elektita senatoro al Konstucia Asembleo, Campos Sales lasis sian seĝon en Senato por estri la ŝtaton San-Paŭlon en 1896. En 1898 estis elektita Prezidento. En Londono, li negociis kun la anglaj bankistoj reprunton de brazila debeto (funding loan). Por eviti la internaj disputoj kreis la Politikon de Ŝtatestroj kiu igis akordon inter la federacia registraro, la ŝtatestroj kaj la coronéis (lokaj mastroj kiuj havis privatajn armeojn).
En 1909, iĝis senatoro, kargo kiun okupis ĝis la morto.