Marcello Mastroianni
El Vikipedio
Marcello Vincenzo Domenico Mastroianni [marĉello mastrojanni] (naskiĝinta en Fontana Liri la 28-an de septembro 1924 – mortinta en Parizo la 19-an de decembro 1996) estis itala aktoro.
Li studis arkitekturon kaj ekonomion, sed ŝanĝis sian fakon al aktorado, kiam la reĝisoro Luchino Visconti malkovris lian talenton en studenta teatroprezentado. Post la studado li ricevis interesajn rolojn en teatraĵoj kaj en la jaro 1947 li havis sian filmdebuton en I miserabili (laŭ Les misérables de Victor Hugo).
Famon li akiris en la jaro 1952: per ĉefrolo en la filmo Le ragazze di Piazza di Spagna. Dum sia kariero li laboris kun renomaj reĝisoroj (ekz. Federico Fellini, Vittorio de Sica kaj Michelangelo Antonioni) kaj fariĝis unu el la plej famaj italaj aktoroj siatempaj.
[redaktu] Listo de filmoj
- I miserabili (Italio, 1947)
- Una domenico d'agosto (Italio, 1950)
- Le ragazze di Piazza di Spagna (Italio, 1952)
- Le notti bianche (Italio, 1957)
- La dolce vita (Italio/Francio, 1959)
- Il bell'Antonio (Italio/Francio, 1960)
- La notte (Italio/Francio, 1961)
- Vie privée (Francio/Italio, 1961)
- L'assassino (Italio/Francio, 1961)
- Divorzio all'italiana (Italio, 1962)
- Otto e mezzo (Italio/Francio, 1963)
- Matrimonio all'italiana (Italio, 1965)
- Roma (Italio, 1971)
- La grande bouffe (Francio/Italio, 1973)
- Allonsanfan (Italio, 1974)
- Una giornata particolare (Italio/Kanado, 1977)
- La città delle donne (Italio, 1979)
- Maccheroni (Italio, 1985)
- Oci ciornie (Italio, 1987)
- Splendor (Italio/Francio, 1989)