Marguerite Duras
El Vikipedio
Marguerita Duras | |
---|---|
Franca verkisto | |
Naskiĝo | 4-a de aprilo 1914 Gia Dinh, Vjetnamio |
Morto | 3-a de marto 1996 Parizo, Francio |
Vidu ankaŭ biografian portalon |
Marguerite DURAS, origine: Marguerite DONNADIEU estis franca verkistino.
Marguerite Duras naskiĝis en 1914 Gia Dinh, Vjetnamo. En la jaro 1932 ŝi venis al Parizo, por studi juron, matematikon kaj politikon en la Sorbonne. Poste ŝi laboris ĵurnalisme kaj verkis romanojn kaj rakontojn - ofte kun membiografiaj elementoj - krome teatraĵojn kaj filmscenarojn. Mondfamon ŝi ankaŭ atingis kiel reĝisorino.
Ŝi gajnis i.a. la Oran Palmon de la Festivalo de Cannes (1960) kaj la Prix Goncourt (1984, dank'al L'amant).
Marguerite Duras mortis en 1996 en Parizo.
Lastajn jarojn de ŝia vivo priskribis filmo Cet amour-là kun Jeanne Moreau en la rolo de la verkistino.
[redaktu] Listo de verkoj
- Les impudents (romano, 1943)
- La vie tranquille (romano, 1944)
- Moderato cantabile (romano, 1958)
- Hiroshima – mon amour (filmscenaro kaj reĝisorado, 1959)
- Les viaducs de la Seine-et-Oise (1960)
- Dix heures et demie du soir en été (romano, 1960)
- La musica (dramo, 1965)
- Le Vice-Consul (romano, 1966)
- L'amante anglaise (romano, 1967; teatraĵo, 1968)
- Abahn Sabana David (romano, 1970)
- L'amour (romano, 1971)
- Les enfants (filmscenaro, 1984)
- L'amant (rakonto, 1984)
- Les yeux bleus des cheveux noirs (romano, 1986)
- L'amant de la Chine du Nord (romano, 1991)