Maria Montessori
El Vikipedio
Maria MONTESSORI (naskiĝis la 31-an de aŭgusto de 1870 en Chiaravalle, Italio, kaj mortis la 6-an de majo de 1952) estis itala pedagogino.
Montessori fariĝis kuracistino kaj ricevis la laboron pruvi eduki "idiotojn" kaj "needukeblajn" infanojn en Romo. Ŝi malfermis sian unuan lernejon en Romo en la 6-a de januaro de 1907, la "Casa dei Bambini" (Domo de Infanoj). Jam en 1913 ŝia metodo estas konata en Usono.
Montesori estis ekzilata de Benito Mussolini por refuzo al kunlaboro al faŝismo kaj iris al Hindio, kaj ŝia metodo suferis kritikojn de anoj de totalitarismo. En Hindio ŝi fundis la "Association Montessori Internationale" (Internacian Montessori-Societon). Ŝi mortis en Noordwijk aan Zee.
La Metodo Montessori de eduko kiun ŝi kreis estas tre divastigita en la tuta mondo. Malgraŭ la kritikoj kontraŭ la metodo en la 30-a kaj 40-a jardekoj, la metodo ankoraŭ hodiaŭe estas uzata. Nancy McCormick Rambusch revivigis la metodon en Usono en 1960 per kreado de "Montessori Society" (Montessori-Societo).
[redaktu] Pedagogio
La pedagogia vidpunkto de Montessori inkluzivas:
- instruadon de infanoj en aĝaj grupoj de 3 jaroj (ekz.: 3-5, 6-9, 9-12) kaj speciala programo por adoleskantoj.
- rigardon de infanoj kiel kompetentaj estoj kiuj povas decidi.
- observon de l' infano en sia medio kiel bazo por disvolviĝo de l' kurikulo.
- uzon de movelaro konvena al infanoj kaj la kreadon de medio favora al kompetenca produktado de propra funkcia mondo.
- partoprenon de gepatroj por inkluzivi bazan kaj propran atenton al
higieno kiel antaŭkondiĉo al edukado.
- projektadon de skalo de staĝoj de sentiva disvolvigo, kio antaŭzorgas fokuson por laboroj instruaj konvenaj al disvolvigo de lingvaĵo, perfektiĝo de movoj kaj socia interagado.
- gravecon de "absorba" menso, t. e., la motivado sen limo de l' infanoj por akiri kompetenco sur sia propra medio kaj perfektigi siaj kapabloj kaj komprenoj en ĉiuj sentiva periodo.
- instruajn materialojn por mem-korektado.
[redaktu] Ekstera ligo
http://digital.library.upenn.edu/women/montessori/method/method.html
http://www.montessori-ami.org/ami.htm
http://www.kidsart.idv.tw/monte01.html