Marko Naoki Lins
El Vikipedio
Marko Naoki LINS, germano, naskiĝis en 1973 kiel filo de japana patrino kaj germana patro, la esperantisto Ulrich Lins.
La magistro pri historio aktivis en la Esperanto-movado de Kolonjo, en Germana Esperanto-Junularo (estrarano, prezidanto), staĝis en la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio kaj dum iom plu ol jaro estis dungito de Monato. Poste li eniris la diplomatian servon kaj nun loĝas en Kievo.