Maurice René Fréchet
El Vikipedio
Maurice René FRÉCHET (2-a de septembro 1878 – 4-a de junio 1973) estis mondkonata matematikisto kaj franca esperantisto. Li estis membro de la Honora Patrona Komitato de UEA de post 1958.
Li estis mondfama matematikisto, membro de pluraj akademioj de sciencoj, interalie tiuj de Francio, Pollando kaj Nederlando, kaj emerita profesoro de matematiko en la Scienca Fakultato de la Universitato de Parizo. Prezidanto de ISAE de 1950 ĝis 1953 kaj aktiva pledanto por Esperanto en sia fako, li aperigis plurajn matematikajn studojn originale verkitajn en Esperanto kaj kunlaboris en Sciencaj studoj. Nelaste, li estis honora membro de Internacia Instituto de Statistiko, honora prezidanto de Federacio de Francaj Sciencaj Societoj kaj antaŭa prezidanto de Matematika Societo de Francujo. La franca ŝtato honorigis lin per la ordeno de la Honora Legio.
[redaktu] Verkoj
- Determinado de la plej generalaj planaj paraanalitikaj funkcioj (1953)