MediaWiki
El Vikipedio
MediaWiki estas programaro por skribi kaj legi vikiojn en interreto. La fondaĵo Wikimedia konservas ĝin sub la Publika Permesilo de GNU. Vikipedio estas potencata de ĝi.
MediaWiki uzas la interrilatan datumbankon MySQL. Ekde la versio 1.5 ĝi enhavas eksperimentan subtenon de PostgreSQL.
[redaktu] Historio
MediaWiki evoluiĝis el Wiki-motoro, kiun la germana biologo Magnus Manske kreis por la interreta enciklopedio Vikipedio, kiam la antaŭe uzita "UseModWiki"-motoro montriĝis ne plu adaptebla.
La 25-an de januaro 2002 estis uzata unuafoje la unua versio, tiam nomita "2-a fazo". Post reverkado, plejparte per Lee Daniel Crocker, estis instalita sur la Vikipedia servilo en Junio 2002 plibonigita versio de la oficiale ankoraŭ sennoma softvaro.
Dum la sekvaj jaroj evoluiĝis MediaWiki al sukcesa libera programaro-projekto, en kiu partoprenis en la jaro 2005 pli ol 60 programistoj kaj helpantoj. Ne nur Vikipedio kaj MediaWiki-projektoj, sed ankaŭ multaj organizoj, entreprenoj kaj institucioj uzas hodiaŭ MediaWiki-on.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- MediaWiki hejmpaĝo
- Projektpaĝo ĉe SourceForge (angle)
- MediaWiki-uzantogvidilo (angle, katalune, germane, france, itale, japane, pole, ruse, ĉine)
- FAQ - Oftaj demandoj (angle, germane, france, japane, ĉine)
- Instalo-klarigoj (germane)
- Viki-oj per MediaWiki-softvaro (angle)
- Viki-manio, Martin Szugat, Der Entwickler 1.2006: Klarigoj por instalo de MediaWiki sur Sourceforge.net-projektpaĝo (reta artikolo)
- Kelkaj ttt-ejoj, kiuj uzas MediaWiki-on