GPL
El Vikipedio
Pri la aliaj signifoj de GPL rigardu en GPL (apartigilo).
La GPL (angla mallongigo de General Public License, "Ĝenerala Publika Permesilo") estas kopirajto kiu postulas, ke la kopirajtito estu libera kaj publika kaj restas libera kaj publika.
Ĝenerale, vi rajtas libere kopii kaj uzi GPL-aĵon, sed vi ne rajtas privatigi aŭ malliberigi ĝin kaj, per tio, gajni monon. Vi rajtas gajni monon per GPL-aĵo se ĝi restas libera. (Ekzemple, iu eble pagi vin por plibonigi GPL-aĵon aŭ provizi helpon pri ĝi).
Alia nomo por la GPL estas la kopimalrajto (angle, copyleft).
La GPL estas la invento de Richard Stallmann, inventinto de Emakso, GNU kaj la ideo de libera fonto metodo de softvara disvolviĝo, kiun GPL leĝe subtenas. Tiuj estis utopiaĵoj ĝis la sukceso de Linukso de Linus Torvalds.
La klasika esprimo de la filozofio de GPL estas "La Manifesto de GNU" de Stallman.
Permesilo simila al la GPL estas la GFDL, sub kiu staras la Vikipedio.
- GPL en Esperanto : ekstere kaj ene
- La GPL en aliaj lingvoj