Meksika revolucio
El Vikipedio
Historio > Meksiko > meksika revolucio
La meksika revolucio estis civila milito proklamita de Francisco I. Madero kontraŭ la kvazaŭ-diktaturo de Porfirio Díaz, la 20-an de novembro 1910, kiu finiĝis per la promulgo de nova konstitucio en 1917.
Díaz demisiis en 1911, kaj estis organizita balotado, en kiu Madero estis elektita prezidanto. Sed la reformoj starigitaj de Madero aperis nesufiĉaj al la plimulto de la loĝantaro kaj tiel estiĝis armitaj ribeloj kontraŭ Madero, la ĉefaj el kiuj estis estritaj de Francisco Villa, en la nordo, kaj Emiliano Zapata, en la sudo.
Madero estis murdita en 1913 de la armea ĉefkomandanto, Victoriano Huerta, kiu tiel fariĝis prezidanto. Ne ĉiuj guberniestroj, tamen, agnoskis la aŭtoritaton de Huerta kaj, sub la komando de Venustiano Carranza, ribelis kontraŭ Huerta.
Carranza proklamis sin prezidanto kaj kunvokis al konstitucia kunveno, kiu efektiviĝis de la fino de 1916 ĝis la komenco de 1917. La 5an de februaro, 1917, estis promulgita la nova konstitucio; poste estis kunvokata balotado, el kiu Carranza rezultis elektita prezidanto.
Nur en 1929 la meksika revolucio estis deklarita kiel finita. Kaj la partio, kiu dum longa tempo estis regonta la landon, nomis sin unue "Nacia Revolucia Partio (Partido Nacional Revolucionario), poste "Partio de la Meksika Revolucio" (Partido de la Revolución Mexicana) kaj tiam "Institucia Revolucia Partio" (Partido Revolucionario Institucional), kiom ajn la nocioj "revolucio" kaj "institucio" estas kontraŭdiraj.
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
Anarkiismo | |
Famaj geanarkiistoj |
Piotr Archinov · Émile Armand · Ba Jin · Miĥail Bakunin · Alexander Berkman · Hakim Bey · Jules Bonnot · Voltairine de Cleyre · Georges Cochon · Joseph Déjacque · Buenaventura Durruti · Jacques Ellul · Engel · Sébastien Faure · Francisco Ferrer · Paul Feyerabend · Fisher · Georges Fontenis · Carlo Giuliani · Emma Goldman · Daniel Guérin · Émile Henry · Abbie Hoffman · Lizzie Holmes · Félix Marti Ibañez · Marius Jacob · Hans Jæger · Maurice Joyeux · Naomi Klein · Karl Koch · Petro Kropotkin · Gaston Leval · Friedrich Liebling · Lingg · Ricardo Flores Magón · Anna Mahe · Nestor Maĥno · Errico Malatesta · Émile Masson · Ida Mett · Louise Michel · Federica Montseny · Johann Most · Erich Mühsam · Max Nettlau · Saul Newman · Ito Noe · Parsons · Abel Paz · Giuseppe Pinelli · Pierre-Joseph Proudhon · Ravachol · Elisée Reclus · Rudolf Rocker · Han Ryner · Francisco Sabaté · Nicola Sacco · Victor Serge · Spies · Lysander Spooner · Max Stirner · Laurent Tailhade · Lev Tolstoj · Benjamin Tucker · Jules Vallès · Bartolomeo Vanzetti · Zo d'Axa |
Gepensistoj |
Antikvtempo: Zeno de Citio · Antisteno · Diogeno de Sinopo · Epikuro · Spartako |
Movadaro |
Socialista anarkiismaro: anarki-socialismo · anarki-komunismo · anarki-sindikismo · Proudhona anarkiismo · insurekta anarkiismo · postanarkiismo · anarki-sionismo |
Eventoj |
1-a Internacio (1864) |
Paralelaj movadoj |
Hipio · Punko · Situaciismo · Alimondismo · Ekovilaĝo · Skvatejo (Squat) · Studenta movado |
Artistoj |
Georges Brassens · Léo Ferré · Renaud Séchan · Sex Pistols · The Clash · Noir Désir |
Kantoj |
Al la barikadoj · Maĥnovŝĉino · Kajen · Ulĉjo Okzal · La Dinamito |
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.arts-history.mx/mrevolucion.html
http://flag.blackened.net/revolt/trans/cast/mexico_wehling.html#14
http://www.unrast-verlag.de/unrast,2,77,4.html
http://www.unrast-verlag.de/unrast,2,184,4.html
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |
Kategorioj: Anarkiismo | Artikoloj kun aldonaj bildoj | Historio de Meksiko | Revolucioj | 1910 | 1911 | 1912 | 1913 | 1914 | 1915 | 1916 | 1917