Menyhért Lónyay
El Vikipedio
Grafo LÓNYAY Menyhért (n. 6-an de januaro 1822, Nagylónya – m. 3-an de novembro 1884, Budapeŝto) estis hungara politikisto, prezidanto de la Hungara Scienca Akademio, ĉefministro de Hungario en 1871–72.
Li studis filologion, juron, ekonomion, diplomiĝis en 1839 pri filologio, poste plustudis en eksterlando. Li iĝis en 1843 parlamenta komisiito de fortikaĵa departemento Bereg.
Li apartenis al la nobela reforma opozicio, liaj politikaj ideoj proksimis al tiuj de la centristoj gvidataj de József Eötvös. Li estis parlamentano ankaŭ en la reforma parlamento de 1847–48, sed li estis pli modera ol la Kossuth-grupo.
Li laboris ekde septembro de 1848 kiel financministeria konsilisto, poste agadis kiel financafera ŝtatsekretario de la Szemere-registaro. Li vivis inter 1849 kaj 1850 en elmigrado. Li ricevis en 1850 reĝan amnestion, hejmenvenis kaj ekagadis en la ekonomia vivo. Li estis fondinto de la Unua Hungara Asekura Asocio (Elsõ Magyar Biztosító Társaság) kaj la Hungara Bienkredita Instituto (Magyar Földhitelintézet), kaj eĉ prezidanto de la posta. Li agadis eĉ kiel financa konsilanto de Ferenc Deák kaj Gyula Andrássy. Li estis por mallonga tempo la kunredaktoro de la Budapesti Szemle, poste kunlaboranto ĉe Politikai Hetilap de Eötvös.
Li estis celkonscia politikisto, ofte tro perforta, ne okupiĝante pri la populareco. Kiel rekonata financa aŭtoritato, li estis financa ministro ekde februaro de 1867 en la Andrássy-registaro, poste ekde 1870 li estis komuna (monarĥia) financministro. Li estis ekde la 14-a de novembro 1871 hungara ĉefministro kaj ministro pri militistaj aferoj. Lia ĉefa celo estis la fortigo de la Deák-partio, tiel li uzis por tio ĉiun rimedon dum la parlamentaj elektoj de 1872. Li helpis al mandato siajn parencojn, konatojn, fidulojn, kiuj formis apartan ĉ. 70-membran grupon en la registara partio. La opozicio akre atakis lian financan politikon kaj personan tuŝeblecon