Mihăieşti (Sânpaul)
El Vikipedio
Mihăieşti (Sânpaul) (mihajeŝtj) (hungare Nádasszentmihály) estas vilaĝo en Rumanio nordokcidente de Cluj-Napoca. En 1910 ĝi nombris 543 loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 312. Ĝia unua skriba mencio estis en 1283. En 1600 la hungara vilaĝo pereis. Ĝis 1919 kaj inter 1919 kaj 1944 apartenis al Hungario (Kolozs vármegye). Administre ĝi apartenas al Sânpaul.