Mihai Eminescu
El Vikipedio
Mihai EMINESCU (realnome Mihai EMINOVICI; naskiĝis la 15-an de januaro 1850 en Ipoteşti, norda Moldavio; mortis la 15-an de junio 1889 en Bukareŝto) estis rumana poeto.
De 1869 ĝis 1874 li studis filozofion en Vieno kaj Berlino. Reveninte al Rumanio li vivtenis sin i.a. kiel ĵurnalisto, instruisto kaj direktoro de biblioteko.
Per sia verkaro, konsistanta el rakontoj, poemoj, fabeloj kaj eseoj, li esence kontribuis al la mondvasta agnosko de la rumana literaturo.
[redaktu] Verkoj
- Sărmanul Dionis
- Călin, file din poveste (1876)
- Cezara (1876)
- Scrisorile (1881)
- Luceafărul (1883)
- Panorama deşertăciunilor (eld. 1903)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Luĉifero / Trad.: J. PETRIN. – San Francisco: California Publishing Company, 1998
- La Vesperstel’ = Luceafărul / Trad.: Jozefo E. Nagy. – Berkeley: Bero, 2000
- Eminescu en Esperanto. Poeziaĵoj / Diversaj tradukintoj. - Timişoara: Mirton, 2001