Milito de la ligo de Augsburg
El Vikipedio
La milito de la ligo de Augsburg, ankaŭ konata kiel la Naŭjara milito aŭ la milito de la Granda Alianco, estis grava milito inter Francio kaj la ligo de Augsburg - tiam nomita « Granda Alianco ». La milito komenciĝis por kontraŭstari francan ekspansion ĉe la Rejno, sed ankaŭ, koncerne Anglio, por protekti la Gloran Revolucion kontraŭ ebla restarigo de Jakobo la 2-a, ekzilita en Francio. Tiu milito ankaŭ kreis fronton en Nordameriko, kie ĝi estis konita de la anglaj kolonianoj kiel la milito de Reĝo Vilhelmo.
La ligo de Augsburg estis kreita en 1686 inter la Sankta Romia Imperio kaj pluraj germanaj princlandoj (ekzemple la Palatinato, Bavario aŭ Brandenburgio) por rezisti al franca invado de Germanio. Al tiu alianco plie alliĝis Portugalio, Hispanio, Svedio kaj Nederlando. Ankaŭ Anglio partoprenis la konflikton ekde 1689.
La milito, kiu estis relativa sukceso por Francio, finiĝis kun la traktato de Ryswick (oktobro 1697). Ludoviko la 14-a definitive obtenis Strasburgon kaj la plej grandan parton de Alzaco.