Monda Junulara Tago
El Vikipedio
La 20-aj Mondaj JunularTagoj (MJT) 2005 okazis en Kolonjo, en Germanio, de la 16-a ĝis la 21-a de aŭgusto 2005. Preskaŭ 400 000 partoprenantoj 16- ĝis 30-jaraĝuloj el pli ol 120 landoj partoprenis kune kun papo Benedikto la 16-a dum tiu semajno. Proksimume 600 episkopoj kaj kardinaloj akompanis ilin, samkiel 4000 ĵurnalistoj por raporti pri tiu evento.
La nova papo Benedikto la 16-a prezidis siajn unuajn MJT, kiuj cetere okazis en lia naskiĝlando. La rendevuo estis aranĝita de Johano-Paŭlo la 2-a dum la 17-aj MJT de Toronto en 2002. La temo de la MJT 2005 estis « Ni venis por adorkliniĝi al LI.» (Mateo 2,2).