Mondialo (Heimer)
El Vikipedio
Mondialo (Mondial) estas planlingvo kreita de lerneja instruisto doktoro Helge Heimer (1890-1959), el Kay Risberg (Svedio), kaj publikigita en 1943. Ĝi estas bazita sur la latinidaj lingvoj, kaj ĝiaj propagandistoj asertis ke ĝi tial estas multe pli bela ol le amalgam Esperanto.
Aperis kelkaj libroj, sed la projekto baldaŭ estis forgesita kaj ĝiaj malmultaj apogantoj pasis al Interlingvao, al kiu la projekto tre similas. En la 1950-aj jaroj ĝi estis tamen menciita en la dua eldono de la tiam ĉefa sveda enciklopedio Svensk Uppslagsbok kiel unu el la du ĉefaj svedaj planlingvoj; la alia estis ling.
[redaktu] Ekzemploj
- Tristan Bernard, le autor humoristique, havi un dia prendate place con un amico in un vagon de primerclase por andar a Versailles. Il alumavi imediatemente un bon cigar, que il comenzavi da fumar con un visible satisfacion. Alor un senior entravi i dicavi in un ton iritate a T.B. da gectar le cigar o da andar in un altre compartimente.
Traduko: "Tristan Bernard, la humorisma aŭtoro, unu tagon prenis lokon kun amiko en vagono de unua klaso por iri al Versajlo. Li ekbruligis tuj bonan cigaron, kiu li komencis fumi kun videbla kontenteco. Tiam sinjoro eniris kaj diris en agaca tono a T. B. li ĵetu la cigaron aŭ iri al alia kompartimento".
- Parla sempre de amor,
dica me que tu amara
me con tute tui ardor
tanque tu i yo vivara.
Non lontano e le dia
u nu sera via, via
Traduko:
Parolu ĉiam pri amo
diru al mi ke ci amos
min kun tuta cian ardoro
dum mi kaj ci vivos
ne grave kiom da tagoj
kiam ni estos ĉiam, ĉiam.
[redaktu] Bibliografio
- Dr Helge Heimer: Världsspråket Mondial. I. Grammatik. (Lund) 116 pp
- " " : " " . I. Kort grammatik (Lund) 55 pp.
- " " : Mondial, lingua internacional. Conversacion mondial-suedese-francese-englese i gramatica (in suedese francese, englese) 78 pp
- Heimer, Helge · Mondial, an international language : I. Grammar. - Lund : Gleerupska Universitetsbokhandeln, 1947. - 64+3 p.
- Dr. Helge Heimer: Mondial. An International Language. II. Grammar and Pocket English.Mondial, Mondial-Emglish. (Lund 1957) 152 pp.
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418 “1930” de Biblioteko Butler.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.