Mondragón
El Vikipedio
Mondragón (eŭske Arrasate) estas urbo en la provinco Gipuzkoa en la hispana Eŭskio. Mondragón havis en 2001 23.151 loĝantojn.
La konateco de la urbo estas dankebla pro la tie fondita kooperativo Mondragón Corporación Cooperativa. Tiu entrepreno - influata de José María Arizmendiarrieta - estas la plej granda kooperativo de la mondo kaj en 2002 donis 3,7% de la eŭska MEP.
[redaktu] rete
- oficiala paĝo de Mondragón (eŭske, hispane)