Monolito
El Vikipedio
La vorto monolito devenas de la grekaj mono kaj lithos kaj do signifas "unuŝtono". Oni nomas tiel rokojn, ŝtonegojn, kolonojn, monumentojn aŭ skulptaĵojn el nur unu kompakta bloko.
En figura signifo ankaŭ unuanimaj homgrupoj - ekzemple partioj - povas esti "monolitaj".
Kelkaj kulturoj ligas al monolitaj ŝtonoj signifon religian aŭ kultan.