Mononoke Hime (filmo)
El Vikipedio
"Princino Mononoke" | |
---|---|
Originala titolo | もののけ姫 Mononoke Hime |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Daŭro | 133 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Produkto | Studio Ghibli |
Mononoke Hime (japane: もののけ姫 [mononoke-hime], "Princino Mononoke", 1992) estas japana animacia filmo de Studio Ghibli.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Enhavo |
[redaktu] Intrigo
La rakonto estas situata en fantazia mondo simila al Japanio antaŭ ĉirkaŭ 500 jaroj. La juna princo Aŝitaka de la tribo de la Emiŝi estas vundita kaj venenita dum li provas protekti kelkajn junulinojn kontraŭ monstra spirito el la arbaro. Pro tio li devas forlasi sian hejmlandon kaj li komencas serĉi rimedon kontraŭ sian malsanon. Baldaŭ li troviĝas meze de granda batalo inter la supernaturalaj spiritoj de la arbaro protektante la arbaron, kaj la homoj kiuj volas uzi la riĉaĵoj de la arbaro por konstrui civilizacion. La fortoj de la arbaro estas kondukataj per homa junulino, "princino Mononoke", kiu adoptiĝis per la lupa "diino Moro" kaj konsideras ŝin mem lupino.
"Mononoke" ne estas nomo, la japana "mononoke" signifas fantomo/spirito/monstro.
[redaktu] Ĉefaj personoj
- Ashitaka ( アシタカ [aŝitaka])
- Juna princo de la popolo de la Emiŝi, la protagonisto de la filmo
- San ( サン [san])
- Junulino vivanta kun la lupaj dioj en la arbaro
- Eboshi Omae ( エボシ御前 [eboŝi-omae], "Baronino Eboŝi")
- Fondintino kaj ĉefo de la metalurgia vilaĝo
- Moro no Kami ( モロの神 [moro no kami], "Diino Moro")
- Lupa diino kaj adopta patrino de San
- Gonza ( ゴンザ [gonza])
- Sekvantulo de Baronino Eboŝi, li estras la gardistojn kaj la bovgvidantojn
- Kōroku ( 甲六 [kōroku])
- bovgvidanto vundita en la batalo kontraŭ la lupoj
- Toki ( トキ [toki])
- Kuraĝa virino en la metalurgia vilaĝo, edzino de Kōroku
- Jiko Bō ( ジコ坊 [ĝiko-bō], "Monaĥo Ĝiko")
- Elsendita per la unio de la majstroj, li volas la kapon de Ŝiŝigami
- Okkotonushi ( 乙事主 [okkotonuŝi], "Ĉefo Okkoto")
- Apra dio el Kjūŝūo, li postulas la militon kontraŭ la homaro
- Shishigami / Didarabotchi ( シシ神 [ŝiŝigami] / ディダラボッチ [didarabotĉi])
- Granda dio de la bestoj de la arbaro (taga / nokta formo)
[redaktu] Filmo
La filmo Mononoke Hime aperis en 1997 en Japanio en la kinoj kaj enportis 19,3 miliardojn jenojn (ĉirkaŭ 180 milionoj usonaj dolaroj). Kun 14,2 milionoj kinaj aspektantoj en Japanio tiu filmo iĝis nombro 1 de ĉiuj filmoj, superita 2001 nur de alia filmo de Miyazaki: La vojaĝo de Ĉihiro.
Mononoke Hime aperis en 1997 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj en 1999 en kelkaj Usonaj kinoj, poste tiu filmo aperis en DVD sinkronigita en multaj lingvoj.
[redaktu] Titolo en aliaj lingvoj
lingvo | titolo | signifo | |
japana | もののけ姫 | princino Mononoke (= princino de la fantomoj/spiritoj/monstroj) | |
angla | Princess Mononoke | princino Mononoke | |
germana | Prinzessin Mononoke | princino Mononoke | |
france | Princesse Mononoké | princino Mononoke | |
itala | Principessa Mononoke | princino Mononoke | |
hispana | La princesa Mononoke | la princino Mononoke | |
ĉina | 魔法公主 | (la) magia princino | |
greka | Πριγκίπισσα Μονονόκε | princino Mononoke | |
finna | Prinsessa Mononoke | princino Mononoke | |
pola | Księżniczka Mononoke | princino Mononoke | |
ĉeĥa | Princezna Mononoke | princino Mononoke |
[redaktu] Libroj
En 1997 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Mononoke Hime eldonita de Tokuma Shoten. Poste filmkomiksoj en diversaj lingvoj sekvis, per ekz. en Germanio 2000 en la Carlsen Verlag.