Mossoró
El Vikipedio
Mossoró estas brazila urbo municipo en la subŝtato Norda Rio-Grando proksima 285km de Natalo kaj mezvoja inter tiu urbo kaj Fortalezo. Ĝi fondiĝis en 1852. Ĝi estas la brazila municipo kiu plej multe produktas nafton kaj kuirsalon. Ankaŭ fruktokulturo por eksportado estas grandskala ekonomia aktivaĵo de la urbo.
En ĝi sidas la ĉefa kampuso de Universitato de la Subŝtato Norda Rio-Grando.
Ĝi estis la unua urbo kiu laŭleĝe rajtigis virninan baloton en Latinameriko.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.