Movo (geometrio)
El Vikipedio
En eŭklida geometrio, movo, aŭ mova operatoro, estas afina transformo de eŭklida spaco kiu movas ĉiun punkton per la fiksita distanco je la sama direkto. Ĝi povas ankaŭ esti interpretita kiel aldono de konstanta vektoro al ĉiu punkto, aŭ kiel ŝovo de la fonto de la koordinatsistemo. En aliaj vortoj, se v estas fiksita vektoro, tiam la movo Tv estas ŝanĝo de ĉiu punkto p kiel Tv(p) = p + v.
Se T estas movo rezulto de subaro A sub la funkcio T estas la movo de A per T. La movo de A per Tv estas ofte skribita A + v.
Ĉiu movo estas izometrio. La aro de ĉiuj movoj formas la movan grupon T, kiu estas izomorfia al la spaco mem, kaj estas normala subgrupo de eŭklida grupo E(n ). La kvocienta grupo de E(n ) per T estas izomorfia al la perpendikulara grupo O(n ):
- E(n ) / T ≅ O(n )
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
- Movado (fiziko)
- Mova simetrio