Mukoani
El Vikipedio
Mukoani (svahile Mkoani) estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Suda Pembo.
Ĝi situas ĉe la sud-okcidenta bordo de insulo Pembo; ĝiaj koordinatoj estas 5° 22' S, 39° 39' E Mapo. Ĝi havas 11.000 loĝantojn. Ĝia haveno estas la plej grava de Pembo; la pramŝipa distanco al la kontinenta haveno de Tanga estas ĉ. 70 km. Kvankam ĝi estas regiona ĉefurbo, multaj administraj oficejoj estas ne tie ĉi, sed en la najbara, pli granda urbo Chake Chake.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.