Pembo
El Vikipedio
Pembo (arabe al-ĝazirat al-ĥadra = la verda insulo) estas insulo en la Hinda Oceano. Ĝi nun apartenas al Tanzanio kaj konsistigas du el ties regionoj, Norda Pembo kaj Suda Pembo.
Pembo havas areon de 984 km², longon de 67 km, mezan larĝon de 22 km kaj loĝantaron de 300.000 (2002). Ĝi situas antaŭ la bordo de regiono Tango, disigite de ĝi de la Pemba Markolo, ĉ. 50 km larĝa. Gravaj urboj estas la du regionaj ĉefurboj Ŭeto kaj Mukoani kaj la havena urbo Ĉakeĉako, kiu situas ĉe profunda golfo de la okcidenta bordo.
Ĝis la kreo de Tanzanio en 1964 Pembo estis parto de la kolonio, reĝlando kaj respubliko Zanzibaro, kiu konsistis el Pembo kaj insulo Unguĵo. Tiu du insuloj kaj insulo Mafia estas konataj kiel "spicaj insuloj". Efektive la kultivado de spicaj plantoj, ekzemple muskato kaj kariofilo, estas grava en Pembo; krome oni kultivas bananojn kaj sukerkanon.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.