Mustel-hundo
El Vikipedio
Mustel-hundo, alinome niktereŭto (Nyctereutes procyonoides) estas kaniseda rabobesto simila al mustelo aŭ prociono, precipe dank' al masko en la vizaĝo.
Ĝia hararo estas delikata, flavbruna, sur la dorso trikolora. La besto longas 60 cm, la vosto 15 cm. La mallongaj kruroj donas impreson, ke mustel-hundo kuras kaŭrante. Etaj oreloj preskaŭ malaperas en densa hararo, kiu estas alte taksata en la pelt-industrio.
Mustelhundoj manĝas insektojn, limakojn, ranojn, lacertojn, etajn mamulojn kaj birdojn. Ilia frandaĵo estas ovoj de fazanoj, tetraoj, perdrikoj, anasoj, pro kio ili estas persekutataj de ĉasistoj kiel malutilaj bestoj.
Ili loĝas en malsekaj lokoj proksime de riveroj kaj lagoj. Ili vivas duope kaj elfosas komunan truon en la tero. Ili pariĝas en marto kaj aprilo, la gravedeco daŭras 63 tagojn, la femalo naskas 6-8 idojn, sed ankaŭ 12. Post du semajnoj la idoj malfermas la okulojn, unu monaton ili estas mamnutrataj kaj post kvaronjaro memstariĝas. Vintron ili tradormas.