Nanumea
El Vikipedio
Nanumea estas la plej nordokcidenta insulo en la lando Tuvalo. Ĝi estas atolo ĉirkaŭ laguno. Laŭ legendoj la unuaj envenintoj sur ĉi tiun atolon estis du virinoj nomitaj Pai kaj Vau, sed viro nomita Tefolaha estis la insulestro. La nunaj enloĝantoj de Nanumea celebras kristanan tagon nomitan Pati, kio estas referenco al la literoj en frazo, kiu signifas "la tago de Tefolaha kaj Jesuo". La atolo konsistas el almenaŭ ses insuloj:
- Lakena
- Lefogaki
- Nanumea mem (la plej granda insulo)
- Teatua a Taepoa
- Temotufoliki
- kaj almenaŭ alia insuleto
Sur la insulo Nanumea estas vilaĝo, kaj almenaŭ Lakena ankaŭ estas loĝata. La longeco de la insulo estas 3 kilometroj.
Insuloj kaj atoloj de Tuvalo | |
---|---|
Insuloj: Nanumanga | Niulakita | Niutao | |
Atoloj: Funafutio | Nanumea | Nui | Nukufetau | Nukulaelae | Vaitupu |