Napsugár
El Vikipedio
Napsugár (Sunradio) estas literatura revuo en Rumanio por 6-10 jaraj geknaboj en hungara lingvo aperanta en Cluj-Napoca ekde januaro de 1957. Ĝiaj redaktoroj estis : Asztalos István inter 1957 kaj 1960; Farkas János inter 1960 kaj 1987, respektive en 1990 kaj 1992; Tar Károly en 1987 kaj 1988; Muradin Jenő inter 1988 kaj 1990; Zsigmond Emese de 1992-.