Naskiĝdomo de Zamenhof
El Vikipedio
La naskiĝdomo de Zamenhof staris iam en Bjalistoko, Pollando. La familio Zamenhof loĝis ĉe la strato Zielona 6. (Zielona = Verda). En la jaro 1919 ĝi estis nomata Zamenhof-strato.
ZAMENHOF: "Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj." El letero de L. L. Zamenhof al N.A. Borovko de 1895.
La modesta domo, kie la 15an de decembro 1859 naskiĝis Lazaro Ludoviko Zamenhof, estis (laŭ nuna okuloj) primitiva, ligna dometo, kiu troviĝis ĉe angulo de stratoj Zielona kaj Biala. Precize, ĝi estis Zielona numero 6. Kelkfoje la strato estis ankaŭ nomita Jatkowa, ekzemple de Felikso Zamenhof, kvankam ĉi-noma strato kuŝas ĉe la dua flanko de Placo Koŝciuski Jatki estas jida nomo de viando-butikoj kaj, ĉar ankaŭ ĉe Zielona ili troviĝis, ĉi tiu aldona nomo ekestis. Tamen oficiale la strato nomiĝis Zielona (Verda). La strato situis en urboparto looata ĉefe de judoj. En Bjalistoko kaj ĉirkaŭaĵo loĝis krome blankrutenoj, poloj, litovoj, rusoj kaj germanoj. La rilatoj inter la diversaj etnoj estis ofte malamikaj, sed tiu socia, kultura kaj lingva mozaiko profunde impresis Ia dek-jaran knabon, kiu verkis kvin-aktan tragedion pri Babel-turo, kaj kiu poste dediĉis sin al plibonigo de rilatoj inter la homoj. Kiam la familio Zamenhof loĝis ĉe Zielona 6, posedis ĝin geedzoj Ciechanowski. La familio de Ludoviko luis unua-etaĝan loĝejon konsistantan el tri etaj ĉambroj. Tie, post Ludoviko, naskiĝis la gefratoj Sara, Fania, Augusta, Felikso kaj Henriko.
En la intermilita periodo la domo restis nekonservata. La antaŭaj posedantoj mortis en la 20aj jaroj. Poste loĝis tie teretaĝe Natan Szturmakiewicz [ŝturmakieviĉ], aktivulo de la Zamenhofa Esperanta Societo en Bialystok" (ZES); en la iama Zamenhof-loĝejo troviĝis unua-etaĝe la horloĝisto Wajnsztok [vajnŝtok]. La lokaj esperantistoj konsciis pri la graveco de la domo kaj strebis omaĝi al la kreinto de la internacia lingvo en lia naskiĝurbo. La unua sukceso okazis la 11 an de junio, 1919. Danke al la klopodoj de Jakobo Ŝapiro, prezidanto de ZES, la provizora urba komitato de Bjalistoko decidis alinomi la straton Zielona je Zamenhofa. La ceremonio okazis monaton pli poste; en diversaj E-fontoj troviĝas tiu aŭ alia dato. Nun oni volis honori doktoron Zamenhof per memortabulo alfiksita al la naskiĝdomo. Malgraŭ mondonacoj la projekto ne realiĝis; oni devis atendi ĝis la 7a de aŭgusto, 1927, kiam dum la Unua Internacia Postkongreso memortabulo estis alfiksita ne pro esperantistoj, sed pro urbaj instancoj.
Pluraj pilgrimantoj al Bjalistoko prikomentis la mizeran staton de la domo, sed nenio rezultis el tiuj komentoj. Ora Iibro devis esti metita teretaĝe, en la domo de Szturmakiewicz, ĉar estis danĝere grimpi pere de la kurbiĝinta, tre malfortika ŝtuparo al la iama Zamenhof-loĝejo. La 300 membroj de ZES revis pri aĉeto de la domo kaj aranĝado de tiea muzeo. Iniciato tiudirekta en 1929, okaze de la Unua Esperantista Kongreso de Bialystoka Vojevoda Regiono, kondukis denove al nenio. Same en 1931 kadre de Ia 2a Internacia Postkongreso. Tiam oni solene metis ŝtonojn por fundamento de konstruota monumento al Zamenhof. Denove vizitoj al la domo, fotografaĵoj ... krome, nenio. En 1937 dum la jubilea 29a UK en Varsovio okazis tuttaga ekskurso, kiu fariĝis adiaŭa vizito a1 Bjalistoko kaj la naskiĝdomo de Zamenhof. En Pola Esperantisto 6, 1933, hungara samideano Jozef Mátyás, vizitinte la domon, artikolis pri ties kadukeco. Li kulpigis ne nur polojn, sed ankaŭ la tutan esperantistaron. Ankaŭ la memorlibro estis difektita de "daktiloskopoj de junaj entuziasmuloj (plejparte enlandaj kaj enurbaj) ... kaj aliaj makuloj malornamas plurloke la foliojn."
Enhavo |
[redaktu] Familianoj
Zamenhof-familianoj plurfoje vizitis la domon. La lasta fotografaĵo de Sofia, Lidja kaj Ludoviĉjo, tiam 11-jara nepo de d-ro Zamenhof, estis farita apud la domo en 1937. Troviĝas nenia spuro pri ilia aktivado por konservi la domon - tio tutcerte estis super iliaj ebloj. En marto 1939 la Pola Akcia Telefona Societo (PAST), filio de Sveda Telefona Societo L. M. Eriksoon, aĉetis la placon, kie staris Ia naskiĝdomo, por tie konstrui telefon-centralon. La bjalistoka esperantistaro ŝokiĝis; Ŝapiro postulis de la loka vojevodo, "ke la domo estu deklarita kiel historia restaĵo kaj tial estu gardata laŭ la indikoj de la koncerna Ieĝo." Danke al tiu ĉi interveno, Ŝapiro ricevis de la vojevodo ordonon, ke la detruo de la domo, jam komencita, estu tuj haltigita, tamen nur provizore. Se ne venus apogo al la peto de esperantistoj ĝis la 24a de marto, oni permesus detruon de la domo.
[redaktu] Telegrafo
Pro tio ZES telegrafe informis la 20an de marto generalon Louis Bastien, prezidanton de Internacia E-Ligo, petante, ke tiu siavice sendu telegramon (kiu estis aldonita) al ia vojevodo de Bjalistoka Regiono. Alvenis telegramo en Bjalistoko la 23an de marto, en kiu Bastien pledis: "Mi havas honoron peti vin malpermesi detruon de Ia domo, kie naskiĝis granda filo de Polujo." Sendiĝis ankaŭ ekspres-letero al Ernfrid Malmgren, sekretario de Sveda Esperanto-Federacio, petanta, ke tiu intervenu ĉe la entrepreno Ericsson. Malgraŭ la tuja reago la situacio restis senespera. Laŭ Bastien ekzistis unusola solvo: esperantistoj devus aĉeti Ia placon kune kun Ia domo. Tamen la generalo rimarkis: "Ni ne havas monon; la sola solvo estus publika monkolekto, kiu bezonus kelkajn monatojn, kaj ĉu ĝi sukcesus?"
Supre, la ligna domo n-ro 6 en la Ulica Zielona; apude Ludoviko kaj Lidja Ne estas sciate, kio pri la afero okazis: Pola Esperantisto eĉ ne mencias Ia aferon. Kvazaŭ funebre notis Bjalistoka Jurnalo de Ia 13a de aprilo 1939: "Ĉesis ekzisti la domo de Zamenhof. La placo, ĉe kiu staris la dometo de la kreinto de la helpa lingvo Esperanto, estis detruita. La placon, kie ĝi staris, aĉetis PAST por konstrui tie aŭtomatan telefonan centralon."
[redaktu] Milito
Neimageble, sed la sciigo montriĝis erara. Veras, ke en marto oni komencis malkonstrui la domon, sed tion haltigis la vojevodo. Tamen alproksimiĝis la milito, kaj plej verŝajne pro tio oni decidis ne komenci konstruon de la centralo. Ĉu la interveno de esperantistoj ankaŭ kontribuis, ne estas sciate. Venis la milito. La domo troviĝis en geto, kien puŝiĝis la judoj. En aŭgusto 1943 eksplodis tie juda insurekcio; la geto preskaŭ tute forbrulis. Tamen denove, eble danke al "forto mistera", la naskiĝdomo saviĝis. La memortabulo ie perdiĝis. Post la milito, kiam la E-movado en Pollando, aparte en Bjalistoko, malfortis, oni faris nenion por konservi la domon. Finfine, en 1953, la urbaj instancoj utiligis la terenon de la iama geto por konstrui ioĝdomojn. La Zamenhofdomo ĉesis ekzisti, kaj la sola spuro estas nova memortabulo alfiksita de esperantistoj al bloko tie staranta. La sorto kompatas nek homojn, nek domojn; tamen estas bedaŭrinde, ke la domo ne plu ekzistas. Antaŭ nelonge la nepo de Zamenhof, inĝeniero L. C. Zaleski-Zamenhof, lanĉis ideon aĉeti samtipan domon en Bjalistoko. Tiaj ankoraŭ ekzistas. En ĝi oni povus aranĝi zamenhofan muzeon (stato 1998).
Monato 1998/aprilo
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Ĉi artikolo estis enŝutita el ekstera fonto kaj necesigas iom da vikipedia redaktado. Bonvolu rigardi je Vikiigendaj artikoloj