Natalia Oreiro
El Vikipedio
Natalia OREIRO (naskiĝis la 19-a de majo, 1977 en Montevideo, Urugvajo) estas populara argentina kantistino kaj aktorino.
En la aĝo de 16, ŝi veturis al Argentino por labori tie kaj realigi siajn ambiciojn. Ŝi ekis sian karieron en telenoveloj. Ŝi atingis listopinton en 1998 kun sia unua albumo, Natalia Oreiro, post kantado de la teman kanton (Cambio dolor) de sia unua grava telenovelo Muñeca brava (Sovaĝaj anĝeloj). Ŝi plu agadis en pluaj popularaj telenoveloj.
Ŝi havas puli-hundon (2005).